Nacia Parko Canaima

(Alidirektita el Nacia parko Canaima)

La nacia parko Kanajmo (Canaima) troviĝas en la sudorienta parto de Venezuelo, en la ŝtato Bolivaro. Ĝia areo estas tri milionoj da hektaroj, la plej granda parko en la lando kaj la sesa plej granda sur la tuta planedo.

Nacia Parko Canaima
nacia parkovidindaĵo [+]

Koordinatoj6° 14′ 19″ N, 62° 51′ 3″ U (mapo)6.238514-62.8509271Koordinatoj: 6° 14′ 19″ N, 62° 51′ 3″ U (mapo)
Areo28 645 km² (2 864 500 ha) [+]

Estiĝo12-a de junio 1962

Nacia Parko Canaima (Venezuelo)
Nacia Parko Canaima (Venezuelo)
DEC
Map
Nacia Parko Canaima
Vikimedia Komunejo:  Canaima National Park [+]
vdr

Geografio redakti

Granda nombro da belegaj floroj, plantoj kaj arboj estas unikaj tie kaj ne ekzistas en alia loko, kaj la botanikistoj ankoraŭ ne klasifikis multajn el ili. Oni supozas, ke en la parko vivas pli ol dek mil vegetajaj specioj - nur sur unu monto oni katalogis 900 diversajn orkideojn! En la parko troviĝas ankaŭ arbaro tipa porAmazonio. La grandaj arboj povas atingi 35-metran altecon, sed ekzistas tie ankaŭ nealtaj savanaj arboj.

Tre interesaj kaj allogaj en tiu regiono estas la tepui: montoj averaĝe 400 m altaj. Kelkaj el ili atingas ĝis 3 000 metroj super la marnivelo (kaj 1 700 metroj super la ĉirkaŭanta grundo), kun surfaco plata kaj flankoj vertikalaj (geologia termino: "alta tablolando"). Sabloŝtono, formita antaŭ proksimume 1,75 miliardoj da jaroj, estas la ĉefa rokaĵo de la tepui. En la malsupra parto de tiuj sedimentoj ekzistas konglomeraĵoj, el kiuj oni ekspluatas diamantojn. Tepui ekzistas ankaŭ en la plej norda parto de Brazilo, ili geologie tre similas al la venezuelaj. La nemezurebla diverseco zoologia kaj botanika kaj la rava pejzaĝo konsistigas ekologian sistemon unikan en la mondo. Ili estas riĉegaj el botanika vidpunkto. Ekzemple sur la plej alta monto Roraima ([rorajma], 2 875 m alta, 14 km longa, 6 km larĝa), oni jam trovis 400 bromeliajn speciojn. El la monto 60% apartenas al Venezuelo, 30% al Gujano kaj 10% al Brazilo. Sur ĝi troviĝas triflanka piramido, kiu signas la internaciajn limojn de tiuj tri landoj.

lnspiromonto redakti

Roraima estas unue menciita de Sir Walter Raleigh [ser ŭolter relej], brita esploristo, poeto kaj historiisto, kiu en 1595 dum serĉado de trezoroj esploris la arbarojn de nuntempa Gujano. Poste, en 1838, la germana sciencisto Robert Schomburg [ŝomburg] studis la regionon. Tamen ili ne malkovris vojon por surgrimpi la supron de la tepui. Nur en 1884 la brita botanikisto Everard I. THURN okaze de ekspedicio, atingis la pinton de Roraima. Tie troviĝas multe da rokoj kaj naturaj skulptaĵoj, kies formoj similas al bestoj (dinosaŭroj, drakoj, birdoj...), homoj, anĝeloj, strangaj estaĵoj, spiritoj, kaj aliaj antaŭe neviditaj aŭ eĉ imagitaj aĵoj. Tie troveblas ankaŭ du allogaj kaj neordinaraj geo-morfologiaĵoj: La "Valo de la Kristaloj" (priskribita unuafoje en 1976 de la venezuela verkisto Charles Brewer-Carias [ĉals bruer-karias]), kun miloj da kvarcaj kristaloj en diversaj kaj belaj formoj aŭ mineralaj konstruaĵoj; kaj la "Granda Labirinto de la Nordo", kie elstarantaj rokaĵoj kaj profundoj (ĝis 45 m) estigas misteran naturan bildon. Laŭ loka kredo en la Labirintoj loĝas drako, kiu protektas diamantojn.

La naturaj vidaĵoj en Roraima aspektas kvazaŭ faritaj de superhomoj aŭ dioj, aŭ ero de pejzaĝo sur nekonata planedo el iu fora galaksio. Menciindas, ke la fama brita verkisto Sir Arthur Conan Doyle [ser artur konan dojl] multe inspiriĝis de la sciencaj raportoj de THURN por sia romano "La Perdita Mondo" (1912). Nuntempe tiu pli ol belega regiono estas vizitata de natur- kaj aventur-emuloj, sed ankaŭ ordinaraj turistoj venas por tendumi, ekzemple, sur la tepui Roraima.

Akvofalo kaj diamantoj redakti

La plej, fama tepui de la parko Kanaimao nomiĝas Auyan [aujan]. Gia preskaŭ plata surfaco havas 700 km2 kaj ĝia longeco estas 50 km. Ĉe la tepui Aujan naskiĝas aŭ troviĝas centoj da belaj akvofaloj, inkluzive de la plej alta de la mondo, 979 m, nomata akvofalo Anĝelo ("Salto de Ángel"). La lokanoj konsideras ĝin kaj la tepui sanktaj, ĉar laŭ ili la dioj loĝas tie. Tiu famega akvofalo estis malkovrita tute hazarde de usona aventuremulo kaj pionira orfosisto Jimmy Angel [ĝimi ejnĝel] en 1937. Estas krome rimarkinde, ke la unua blankulo, kiu malkovris la vojon por atingi (piede) la akvofalon, kaj plej grava esploristo de la regiono, estas s-ro Aleksandro LAIME, 88-jara latvo, eksĵurnalisto, kiu loĝas en la venezuela arbarego ekde la komenco de la Dua mondmilito. Li serĉadis diamantojn, kaj estas unu el la pioniraj grimpantoj de la tepui Auyan. Li loĝas en simpla domo, memfarita el ligno kaj palmo, apud la rivero Carrao [karao], tute izolita. Fakte, el la pli-malpli 100 tepui proksimume 75% ankoraŭ ne estas esploritaj, nek vizititaj de eksteruloj!

Ne nur rokoj redakti

La venezuelaj tepui ne estas enloĝataj nur de bírdoj, floroj, plantoj, arboj kaj aliaj; en tiu ĉarmega kaj ekzotika regiono, konata kiel "La Granda Savano", vivas - jam de minimume 600 jaroj - 21 000 homoj de la etno Pemon. Eble ankaü aliaj etnaj grupoj ankoraŭ ne kontaktitaj vivas en la regiono. Tepui en la pemona lingvo signifas "tablolando" aŭ "monto". Tiu etno estas dividita en tri ĉefaj grupoj: Arekuna, Kamarakota kaj Taurepana, kiuj ĉiuj havas siajn proprajn dialektojn. En multaj sud-amerikaj indiĝenaj lingvoj la vorto uzata por difini la propran etnon signifas homon, tiu kvazaŭ-regulo validas ankaü ĉi-kaze, t.e. pemon sinonimas al "homo".

La distancoj grandas kaj malfacilas vojaĝi en Amazonio, tamen multaj familioj loĝas en Brazilo kaj en Gujano. Krom tio ili interrilatas kaj geedziĝas kun anoj de najbaraj etnoj. Ekde la 17a jarcento ili rilatas kun eŭropanoj kaj ne-indiĝenaj venezuelanoj. Katolikaj misiistoj agadis en iliaj terenoj, kaj portugalaj militistoj konstruis fortikaĵon en la 18-a jarcento. Adventistoj laboradis por ilin kristanigi dum la unuaj jardekoj ĉi-jarcente. Nuntempe kelkaj Pemonoj estas anoj de tiuj du menciitaj religioj. En la pasinteco religiuloj fondis lernejojn; nun la registaro respondecas pri la instruado. Rezulte ĉirkaŭ 10% estas alfabetigitaj. Proksimume 75% estas dulingvaj: krom la pemona, ili parolas la hispanan, la portugalan aŭ la anglan. Bedaŭrinde, 8% ne plu parolas sian tradician lingvon.

Noto: Por viziti la grandegan parkon estas konsilinde trovi indiĝenan gvidiston.

propono: tepui=mezmonto?

La unua versio de la artikolo baziĝas sur artikolo en Kontakto 1999/3