Narendra Deva

(Alidirektita el Narendra Deo)

Aĉarĝa Narendra Deva (ankaŭ Dev; 30a de Oktobro 1889 – 19a de Februaro 1956) estis unu el ĉefaj teoriuloj de la Kongresa Socialisma Partio en Barato. Lia demokratia socialismo malakceptis violentajn rimedojn kiel afero de principoj kaj aliĝis al la satyagraha kiel revolucia taktiko.[1]

Narendra Deva en poŝtmarko de 1989 de Barato.
Narendra Deva
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1889 (1889-10-30)
Morto 19-an de februaro 1956 (1956-02-19) (66-jaraĝa)
Lingvoj hindia vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Universitato de Allahabad vd
Partio Barata Nacia Kongreso • Praja Socialist Party vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Verkado
Verkoj Bauddha Dharma-Darshan vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dev estis altirita de naciismo ĉirkaŭ 1915 sun la influo de B G Tilak kaj de Sri Aŭrobindo. Kiel instruisto li iĝis interesata en marksismo kaj budhismo. Li estis aktiva en la movado por la Hindia lingvo. Li estis ŝlosila estro de la Kongresa Socialisma Partio el ties fondo en 1934 kaj estis enprizonigita kelkajn fojojn dum la lukto por libereco kaj sendependigo. Li estis foje membro de la parlamento de Utar Pradeŝ.

Li servis kiel vic-kanceliero de la Universitato de Laknaŭo el 1947 ĝis 1951[2] kaj poste servis kiel vic-kanceliero de la Hindua Universitato Banaras el Decembro 1951 ĝis la 31a de Majo 1954. Helpita de Nirmal Ĉandra Ĉaturvedi, Plenum-konsilisto kaj elstara instruisto, li startigis nombrajn projektojn por la ekspansio de la universitato.

Narendra Dev defendis la nuligon de malriĉeco kaj ekspluatado ne ĝuste tra la marksisma materiisma dialektiko sed speciale sur moralaj kaj humanismaj bazoj. Li insistis, ke "sen sociala demokratio politika demokratio estas farso". Dev estis aktiva en la kamparana movado kaj servis kiel prezidanto de Tuthindia Kisan Kongreso.

Li restis asocia kun la Socialisma Partio kaj kun ties sukcedanto, nome la Praja Socialisma Partio, ĝis sia morto en 1956.

Notoj redakti

  1. India on Acharya Narendra Dev: 1971, 1989. istampgallery.com
  2. University of Lucknow / Former Vice Chancellors. Alirita 2020-11-24.

Eksteraj ligiloj redakti