Naserurbo
Naserurbo, laŭ egipta arabe ناصر, kopte ⲡⲟⲩϣⲓⲛ estas urbego en Egiptio en Provinco Beni Suef. Ĝi estas nomita laŭ la eksa egipta prezidento Naser, la pli frua loknomo estis Buŝ (بوش).
Naserurbo | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 88 379 (2006) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 29° 9′ N, 31° 8′ O (mapo)29.147531.130555555556Koordinatoj: 29° 9′ N, 31° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 31 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Demografio
redaktiEn Naserurbo loĝis 123 075 en 2018 laŭ la Germanlingva Vikipedio.
Geografio
redaktiNaserurbo troviĝas sur ebenaĵo, samtempe dezerto laŭ la maldekstra (okcidenta) bordo de Nilo laŭ 31 m super la marnivelo. Provinca sidejo Beni Suefo troviĝas nur 8, Fajumo 33, Helŭano 80, ĉefurbo Kairo 100, Suezo 162, Aleksandrio 257, Asuano 589 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiNaserurbo nomiĝis Pois (malnovgreke: Πωις) en ptolemea kaj bizanca eraoj. En la postaj jarcentoj la historio estis simila, ol en la tre proksima Beni Suefo.
Ekonomio
redaktiLa najbaraj areoj de Naserurbo estas agrikultura produktejo profitanta la Nilon.
Klimato
redaktiNaserurbo situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 6 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 22 °C kaj varias inter 14-29 °C.
Trafiko
redaktiNaserurbo havas trairan fervojan kaj ĉefvojan linion, kiuj sekvas la Nilon. La plej proksima ponto funkcias ĉe Beni Suefo.
Vidindaĵoj
redakti- moskeoj
- kopta monaĥejo
Referencoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans