Nasz Dziennik (Nia gazeto) estas pollingva gazeto kun dekstrema katolikisma kaj naciisma ĉefaspekto eldonata en Varsovio.

En 1997 la eldonadon preparis estinta deputito Artur Zawisza. La gazeto ekzistas de la 29-a de januaro 1998 kies eldonkvanto egalas nun al 150 mil ekzempleroj. Prezentataj ĉapitroj: Pollando, Mondo, Kulturo, Penso estas armilo, Kredo de Patroj, Legantoj k.a.

Kunlaborantoj

Al kunlaborantoj apartenas i.a.:

Medalo Milito pro Christo

La 5-an de januaro 2008 Nasz Dziennik kune kun Radio Maryja kaj Telewizja Trwam estis honorigitaj per Medalo "Milito pro Christo" (Mi batalas por Kristo) - insigno atribuata de Militista Episkopejo de Pola Armeo pro senkompromisa defendo de la vero, popularigo de patriotaj sintenoj, popularigo de la instruado de Johano Paŭlo la 2-a, promocio de kulturo kaj tradicio de Pola Militistaro.

Eksteraj ligiloj