Czesław Stanisław BARTNIK (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1929 en Źrebce apud Szczebrzeszyn, mortis la 21-an de marto 2020) estis katolika presbitero, profesoro habilita de teologio, filozofo, publicisto soci-politika, historiologo, poeto, kreinto de t.n. universala personismo, profesoro ordinara de Katolika Universitato en Lublin (KUL) je la nomo de Johano Paŭlo la 2-a, de 2006 lekciisto de Alta Lernejo de Socia kaj Amaskomunikila Kulturoj en Toruń. Ligita al la medio de Radio Maryja.

Czesław Bartnik
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1929 (1929-08-09)
en Źrebce, Lublin Voivodeship
Morto 21-an de marto 2020 (2020-03-21) (90-jaraĝa)
en Lublino
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Katolicki Uniwersytet Lubelski Jana Pawła II. Wydział Teologii vd
Profesio
Okupo religiulo • teologo • filozofoverkisto • katolika sacerdoto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Engaĝo soci-politika redakti

De multaj jaroj konstanta publicisto de Nasz Dziennik (Nia Ĵurnalo). Populariganto de socia kaj religia renaskiĝo de Pollando, Eŭropo kaj la tuta Okcidenta Kulturo, ankaŭ de la katolika eklezio - en la spirito de personisma sistemo.

Adepto de la patro Tadeusz Rydzyk kaj de aktiva partopreno de la eklezianoj en la politika vivo. Estas decida kontraŭulo de liberalismo.

Konata estas de sia negativa sinteno al tro larĝa eŭropa integriĝo, kion emfazas en pluraj publikaĵoj. Koncerne al Traktato de Lisbono skribis i.a.:

(...) eventuala ratifiko de la reformiga traktato fare de polaj politkistoj estos peza peko ne nur kontraŭ la Patrujo kaj Pola Nacio, sed ankaŭ kontraŭ Dio, ĉar tio signifas sinredonon al la ateisma sklaveco. Kunlaboro kun la Eŭropa Unio jes, sed kiel egala kun egaluloj, kaj ne subigita kaj deradikigita. Nin tiras al plena subiĝo al germanoj kaj Eŭropa Unio naciaj minoritatoj: polaj judoj, ukrainoj, germanoj kaj ankoraŭ aliaj, sed ili ne sentas en Pollando sian Patrujon kaj prezentas normalajn rankorojn de minoritato kontraŭ la plimulto. (Nasz Dziennik, 2008, n-ro 52)

Sciencaj atingaĵoj redakti

Pri liaj atingoj oni skribis en pli ol 40 sciencaj verkoj, en tio 11 doktorecaj disertaĵoj enlande kaj eksterlande. Ĝis 2009 liaj 37 disĉiploj atingis gradon de doktoro habilita, kaj 10 disĉiploj fariĝis episkopoj.

Ĉefgvidanto de 64 doktoriĝaj disertacioj kaj 479 magistraĵoj, aŭtoro de 250 recenzoj doktorecaj, habilitecaj kaj profesorecaj, kaj krome 5 recenzoj pri honora doktoreco, i.a. de kardinaloj Jozefo Ratzinger, Camillo Ruini, aŭ Henryk Gulbinowicz.

Publikaĵoj redakti

Aŭtoro de pli ol 3200 publikaĵoj, en tio pli ol 100 libroj. La plej gravaj estas:

  • Katolika dogmismo
  • Personismo
  • Hermeneŭtiko personisma
  • Metodiko teologia
  • Historio de filozofio
  • Eklezio

Premioj, distingoj redakti

  • Scienca Premio nome de Włodzimierz Pietrzak ("Civitas Christiana")
  • Kavalira Kruco de la Ordeno de Polonia Restituta
  • Oficira Kruco de la Ordeno de Polonia Restituta (1993)
  • Honora kanoniko de la Ĉefkatedrala Kapitulo de Lublin (de 1985)
  • prelato de Lia Sanktego Moŝto (de 1996)
  • Premio de Scienca Societo en Lublin, t.n. Lublina Nobel (1996)
  • Premio de Scienca Societo de KUL nome de Idzi Radziszewski (por 2005) pro la tuta scienca verkaro en la spirito de kristana humanismo
  • Solena Renovigo de Doktoriĝo en KUL, 2006 (speco de Doktoro honoris causa) atribuata al eminentaj diplomitoj de la universitato post 50 jaroj de la defendo de doktoreca tezo
  • Ordeno Polonia Mater Nostra Est (2008)
  • Medalo "Pro meritoj por Katolika Universitato Lublina" (la 2-an de aprilo 2009)
  • honorigo per duvoluma Jubilea Libro In Persona Christi

Bibliografio redakti

  • In persona Christi. Libro por 80-jariĝo de la Pastro Profesoro Ĉeslao S. Bartnik (vol. 1, vol. 2). Redaktis Krzysztof Góźdź, Lublin 2009.
  • Powszechna Encyklopedia Filozofii (Universala Enciklopedio de Filozofio), vol. 10 p. 51-54, Lublin 2009.