Nativel Preciado

hispana verkistino kaj ĵurnalistino

Natividad Isabel González Preciado, konata kiel Nativel Preciado (Madrido, 1948), estas hispana verkistino kaj ĵurnalistino.​

Nativel Preciado
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1948 (1948-11-01) (75-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
verkisto
biografo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Q110787464 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Ŝi ekkarieris en la falangisma ĵurnalo Arriba ĝis 1966, kiam ŝi aliĝis al la pli liberala ĵurnalo Madrid, en kiu ŝi restis ĝis 1971. Ŝi specialiĝis en politiko, kaj estis atestanto de gravaj okazaĵoj dum la Hispana Transiro al demokratio el la ĵurnalo ABC kaj la revuo Interviú. En 1982 ŝi aliĝis al la redakcio de la ĵus kreita revuo Tiempo.

Ŝi kombinis agadon kiel kolumnisto en gazetaro kun la partopreno en babilrondoj kaj debatoj kaj en radio kaj en televido. En radio, post kunlabori kun Luis del Olmo en Protagonistas en Onda Cero, ŝi aliĝis al la Cadena SER en 1996 kaj ekde tiam ŝi estis ofta babilrondano en la programoj Hoy por hoy, La Ventana kaj Hora 25 ĝis meze de 2011.​

En televido ŝi intervenis en la programoj Hermida y Cía (1994-1996), La hora H (1996-1997), El primer café (1999-2003), kun Isabel San Sebastián kaj La respuesta (2003-2004), Ruedo Ibérico (2004-2005) ĉiuj en Antena 3, kaj en 59 segundos (2004-2012) en TVE.

Ekde fino de la 1960-aj jaroj ŝi kultivis la ĝenron de la biografio kaj verkis inter aliaj tiujn de la boksistoj Cassius Clay kaj José Legrá. En 2012 ŝi publikigis libron pri la novaj teknologioj, kaj aparte pri Twitter, en kiu ŝi meditas pri la tempopaŝo, nome "Si yo tuviera 100.000 seguidores".

En 1999 Nativel Preciado iĝis finalisto de la Premio Planeta per sia romano El egoísta, dum Carmen Posadas ricevis la premion pro sia romano Pequeñas infamias; estis la unua fojo en kiu virinoj estis kaj venkinto kaj finalisto de tiu premio. La dua fojo okazos en 2001 kiam Rosa Regàs venkis per La canción de Dorotea kaj Marcela Serrano estis finalisto per Lo que está en mi corazón.

Ŝi kunlaboras kiel analizistino en Los Desayunos de TVE (el 2008), El debate de la 1, Al rojo vivo (el 2011) kaj en La Sexta Noche (el 2013) en la Sexta. Ŝi estas en la kunlaborantaro de la revuo Tiempo de Hoy.

Verkoj

redakti
  • 1969, Biografía completa de Cassius Clay.
  • 1969, Biografía completa de Legrá.
  • 1973, Las folclóricas.
  • 1975, La cara de los Borbones.
  • 1991, Fuera de campo.
  • 1996, El sentir de las mujeres.
  • 1998, Amigos íntimos.
  • 1999, El egoísta.
  • 2000, Ser feliz.
  • 2000, Extrañas parejas.
  • 2002, Hablemos de la vida, kun José Antonio Marina
  • 2003, Bodas de plata.
  • 2006, Camino de hierro.
  • 2008, Llegó el tiempo de las cerezas.
  • 2011, Nadie pudo con ellos.
  • 2012, Si yo tuviera 100.000 seguidores.
  • 2014, Canta solo para mí.
  • 2016, Hagamos Memoria.
  • 2019, El Nobel y la corista.
  • 2021, El Santuario de los Elefantes.
  • 2024, Palabras para Olivia.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nativel Preciado en la hispana Vikipedio.