Nederlando en la Vintra Olimpiko 2002

La nederlanda teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo havis 27 sportistojn. Ili partoprenis en 4 fakoj. Flagtenanto de la nederlanda teamo estis Nicolien Sauerbreij dum la malferma ceremonio respektive Gerard van Velde dum la ferma. La sportistoj atingis 3 orajn, 5 arĝentajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 9-an rangon. Kunordigis la teamon la landa olimpika komitato, ekde la jaro 1993 oficiale nomata Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio.

Nederlando en la Vintra Olimpiko 2002
Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo
Flagtenanto:  Nicolien Sauerbreij (malfermo)
Gerard van Velde (fermo)
Sportistoj 27 en 4 fakoj
Medaloj
rango: 9
Oro
3
Arĝento
5
Bronzo
0
Sume
8
vdr

Historie, la nederlandanoj inkluzive de tiu olimpiko gajnis medalojn nur en sketado: el la 69 nederlandaj "vintraj" olimpiaj medaloj gajnitaj ekde la unua nacia partopreno en la Vintra Olimpiko 1952, 66 estis atingitaj en rapid-sketado kaj 3 pliaj en arta sketado. Por trejnado de alpa skiado la relative senmonta teritorio de Nederlando fakte ne taŭgas, sed ankaŭ pri ekzemple glacihokeoskikurado ne ekzistas fortaj tradicioj, dum historie renomas kaj tre atentatas konkursoj de - aparte longdistanca - rapid-sketado sur la landaj akvovojoj.

La tri orajn medalojn en la Olimpiko de 2002 atingis:

  • Jochem Uytdehaage en la vira 10000-metra kaj 5000-metra konkursoj de rapid-sketado, kaj
  • Gerard van Velde, la flagportanto de la teamo en la ferma ceremonio, en la vira 1000-metra konkurso same de rapid-sketado.

Eksteraj ligiloj redakti