Nepomuk János Belházy

Nepomuk János Belházy [jAnoŝ belhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Belházy Nepomuk János estis hungara inĝeniero, minejestro, numismatikisto. Lia nobela antaŭnomo estis bölcsházy.

Nepomuk János Belházy [1] naskiĝis la 19-an de aprilo 1823 en Hungara reĝlando en Körmöcbánya (nuntempa Kremnica en Slovakio), li mortis la 20-an de aprilo 1901 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Nepomuk János Belházy frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Minada kaj Arbarkultura Akademio en 1847. Post siaj studoj li laboris en diversaj ŝtataj minejoj (komence en Szomolnok, poste en Plzeň, Pécs). Inter 18671871 li estis sekretario de la financa ministro, poste prezidento de minejoj de Kolozsvár. Li havis signifan postenon en la ministerio inter 1871–1895, poste li pensiuliĝis. Li kolektis la monerojn, lia numismatika kolektaĵo estis signifa.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A régi magyar pénzverési súlymértékek (1889)
  • Díe Wiener Mark vor 1694 und die Wiener Pfennige im XIV. Jahrhundert (1896)
  • Die Wiener Mark nach dem Jahre 1693 (1897)

Fontoj redakti