Nereta

vilaĝo de Latvio

Nereta, en loka dialekto Narata, estas vilaĝo (grandvilaĝo)[1] en Latvia historia regiono Selonio, en la sudo de Latvio. Ĝi situas en distrikto Aizkraukle sur la bordoj de rivero Dienvidsusēja kaj 4 km de la Litovia limo. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 51 km de Aizkraukle kaj 121 km de Rigo.[2] Laŭ la stato de la jaro 2022 en la urbo vivis 987 personoj.

Nereta
Vilaĝo
Raiņa strato
Oficiala nomo: Nereta
Lando Latvio Latvio
Distrikto Aizkraukle
Historia regiono Selonio
Rivero Dienvidsusēja
Supermara alteco 81 m s. m.
Koordinatoj 56° 12′ 16″ N 25° 18′ 28″ O / 56.20444 °N, 25.30778 °O / 56.20444; 25.30778 (mapo)
Loĝantaro 987 (29.01.2021)
Rajtoj de urbvilaĝo 1950-1990
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-5118
Vikimedia Komunejo: Nereta

Historio redakti

Nereta situas en la parto de Selonio kiu estis rekte subigita fare de la krucistoj de la Livonia Ordeno en la 13-a jarcento. Nereta unue estis menciita en historiaj fontoj (kiel Nirica) en 1298. Ĉe la suda limo de la Livonia Ordeno kun la teroj de la Grandprinclando Litovio, la fortika grandbieno de Nereta estis establita. En 1564, la nomo de Nereta en skribaĵoj estis Narite. Post la kolapso de Livonio, la teritorio estis inkludita en la Duklando Kuronio kaj Zemgalio. En 1584-1593 la nuna ŝtonkonstruaĵo de la lutera preĝejo estis enkonstruita. En 1596, laŭ la postulo de duko Gotthard Kettler, la unua latina lernejo por la infanoj de la servistoj de la grandbieno kaj pastrejo estis establita en Nereta, kiu daŭris por mallonga tempo, en 1607 paroĥa lernejo por kamparanaj infanoj estis establita. En 1672 Nereta estas menciita kiel urbeto.[3]

La vilaĝo malaperis dum la Granda Pesta epidemio de 1709-1711. Kvar jarojn post la epidemio, nur kelkaj homoj vivis en Nereta grandbieno.

En 1795 la vilaĝo venis sub la kontrolon de Rusia Imperio.

Dum la Unua Mondmilito, germanaj soldatoj konstruis etŝpuran fervojreton ligantan Daudzeva, Nereta kun Jēkabpils kaj Suvainišķi en Litovio por provizi la fronton. (La linio al Nereta estis fermita en 1961.) En 1918-1920 Nereta estis inkludita en la Respubliko Latvio.

En 1927, Nereta akiris la statuson de dense loĝata areo (vilaĝo), sed en 1950 - la statuso de urbovilaĝo, kiu estis perdita en 1990, aboliciante ĉi tiun statuson tra Latvio kaj dividante la antaŭajn urbovilaĝojn en urbojn kaj vilaĝojn. Kvankam Nereta renkontis la postulojn por la urbo, ilia administrado elektis la statuson de vilaĝo.

Geografio redakti

La vilaĝo situas en okcidento de Augšzemes altebenaĵo proksime de Meza Latvia malaltebenaĵo.[4]

Averaĝa temperaturo estas -6°C en januaro kaj +17°C - +17,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 700 mm jare.[4]

Transporto redakti

La ĉefaj aŭtovojoj de la vilaĝo estas P73 (Vecumnieki-Subate) kaj P75 (Jēkabpils-Litovio). Loka vojo estas V932 (Nereta-Ērberģe).

Vidindaĵoj redakti

  • Lutera preĝejo
  • Loka muzeo
  • Skulptaĵo de la verkisto Jānis Jaunsudrabiņš (la muzeo de la verkisto situas 7 km de la vilaĝo)[5]

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Latva Agentejo pri Geospacaj Informoj
  2. Toponavi.com. Distancoj.
  3. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 2, p. 627.
  4. 4,0 4,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  5. VisitAizkraukle. Ko apskatīt? (latve)

Eksteraj ligiloj redakti