New Harmony

vilaĝo en Indianio, Usono

New Harmony ("Nova Harmonio") estas urbeto en Indianio, Usono. Ĉe la censo de 2000, 916 homoj loĝis en la urbo.

New Harmony
vilaĝo en Usono
Administrado
Poŝtkodo 47631
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 690  (2020) [+]
Loĝdenso 410 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 8′ N, 87° 56′ U (mapo)38.1286-87.9342Koordinatoj: 38° 8′ N, 87° 56′ U (mapo) [+]
Alto 1 542 m [+]
Areo 1,683 km² (16 8.3 ha) [+]
New Harmony (Usono)
New Harmony (Usono)
DEC
New Harmony
New Harmony
Situo de New Harmony

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo New Harmony, Indiana [+]
vdr

New Harmony estas plej fama pro sia historio. Unue nomita nur "Harmony", la urbon konstruis la "Harmonio Socio", estrita de Georg Rapp. Ĉi tiu estis la dua el tri urboj konstruita de ĉi tiu Germana religia grupo, ankaŭ nomita la "Rappistoj." Kiam la Socio moviĝis al Pensilvanio, ili vendis la teron kaj konstruaĵojn al Robert Owen, Kimra utopia pensisto kaj socia reformisto, kiu renomis ĝin "New Harmony." Owen provis krei utopian komunumon, kaj komencis varbi loĝantojn en 1825. La urbo malpermisis monon kaj aliajn varojn. Sed la komunumo disiĝis kaj la eksperimento finis en 1829 pro daŭraj kvereloj.

New Harmony ankaŭ estas la hejmo de la Paul Tillich Parko, kiu memorigas la faman 20a-jarcentan teologon Paul Tillich. La parko dediĉiĝis je la 2-a de junio 1963, kaj la cindroj de Tillich entombiĝis tie post lia morto en 1965.

New Harmony en la jaro 1831. Skizo el Charles Alexandre Lesueur.