Newbury estas urbo de Britio, situanta proksimume 95 kilometrojn okcidente de Londono. Newbury apartenas al la nuna administra regiono Sud-orienta Anglio kaj la historia provinco Berkshire, borde de la rivero Kennet kaj de la kanalo Kennet kaj Avon. En la urbo mem vivas iom malpli ol 30 000 homoj, sed kune kun kunkrekintaj antaŭurboj kiel Thatcham oriente la suma urbeca teritorio havas pli-malpli 60 000 loĝantojn. En la urbo vivas pluraj konatuloj, inter ili la verkisto Richard Adams, aŭtoro de la novelo "Watership Down" pri la sorto de kunikla familiego.

Newbury
urbo
la urba merkata placo
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Britio
Unio   Eŭropa Unio
Regiono Sud-orienta Anglio
Provinco Berkshire
Situo Newbury
 - koordinatoj 51° 24′ 2″ N 1° 19′ 24″ U / 51.40056 °N, 1.32333 °U / 51.40056; -1.32333 (mapo)
Loĝantaro 28,339 (2001)
Horzono GMT+0h
 - somera tempo GMT+1h
Poŝtkodo
Situo de Newbury kadre de Anglio
Situo de Newbury kadre de Anglio
Situo de Newbury kadre de Anglio
Vikimedia Komunejo: Newbury, Berkshire
Retpaĝo: www.newbury.gov.uk
unu el multaj pitoreskaj piediraj pontoj super la kanalo Kennet kaj Avon en Newbury
la mezepoka kastelo Donnington