Nicolas de Grigny
Nicolas de GRIGNY (n. 1672 en Reims; m. 1703 samloke) estis franca orgenisto kaj komponisto.
Nicolas de Grigny | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de septembro 1672 en Reims |
Morto | 30-an de novembro 1703 (31-jaraĝa) en Reims |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto orgenisto ![]() |
Verkoj | organ mass |
El liaj verkoj, kiujn admiris ankaŭ Johann Sebastian Bach, ĉefe konserviĝis la Livre d'orgue (orgenlibro). Konsistanta el du partoj, la unua enhavas orgenmeson, la dua kvin himnojn, inter ili "Veni, Creator Spiritus". La muziko de de Grigny distingiĝas same per baroka brilo kaj kontempla trankvilo.
Diskaro
redakti- La Messe, Pierre Bardon ĉe Isnard-orgeno de Saint-Maximin-la-Sainte-Baume
- Hymnes, Pierre Bardon ĉe Isnard-orgeno de Saint-Maximin-la-Sainte-Baume
Eksteraj ligiloj
redakti- Pluaj aŭdekzemploj Arkivigite je 2008-05-06 per la retarkivo Wayback Machine