Nicoline van der Sijs

nederlanda lingvisto

Nicoline VAN DER SIJS (Heerlen, 1-a de aprilo 1955) estas nederlanda lingvosciencisto kaj etimologo. Ŝi estas spertulo pri la slava lingvaro kaj estas unu de la plej gravaj etimologoj pri la nederlanda.

Nicoline van der Sijs
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1955 (1955-04-01) (69-jaraĝa)
en Heerlen
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de LejdenoUniversitato Utrecht
Okupo
Okupo lingvisto • universitata instruisto
vdr

Ŝi ricevis diversajn premiojn por ŝia laboro kaj iĝis oficiro en la Ordeno de Oranje-Nassau je 26 januaro 2011.

Laboro redakti

Van der Sijs studis slavan lingvaron ĝis 1979 en Utreĥto, kiam ŝi iĝis universitata instruisto por tiu fako. Kiam la fako malaperis ĉe tiu universitato en 1985, ŝi moviĝis al nederlanda historia lingvoscienco.

Ŝia ĉefa okupo estas la etimologio kaj la historio de la nederlanda. Ŝi pretigis la etimologiajn informaĵojn en la 12-a, 13-a kaj 14-a eldonoj de la Grote Van Dale vortaro. En 2006 ŝi ekalpartenis ĉe la ĉefredaktistaro de la Etymologisch woordenboek van het Nederlands. Ŝi komencis la interreta etimologia vortaro [etymologiebank.nl] je 2010.

Van der Sijs ekigis ankaŭ la iniciativo diĝitigi kaj interretigi kelkajn malnovajn nederlandajn Biblio-tradukojn.

Ŝi estas profesoro je la Radboda Universitato en Nimego ekde 2013.