La Nigra cipselo (Cypseloides niger) estas birdo el la familio de apusedoj, kiu enhavas apusojn, apusetojn, cipselojn, ktp. Tiu estas la plej granda apuso el Nordameriko. Tiu birdo reproduktiĝas el norda Brita Kolumbio en okcidenta Kanado tra okcidenta Usono kaj Meksiko al Kostariko. Ĝi troviĝas ankaŭ en insuloj de Karibio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra cipselo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Cypseloides
Specio: C. niger
Cypseloides niger
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Dumfluge, tiu birdo aspektas kiel fluganta cigaredo kun longaj sveltaj kurbaj flugiloj. La plumaro estas ĉefe fulge malhelgriza. Estas ia kontrasto inter supra kaj suba flugilo. La ŝultroj estas multe pli malhela laŭ koloro ol la cetero de la flugilo. Ili havas ankaŭ iom forkoformajn vostojn.

La reprodukta habitato estas ofte asocia kun akvo. La birdoj plej ofte nestuma en altaj kornicoj de klifoj, ĉu supre la oceana surfaco aŭ malantaŭ au ĉe akvofalo. La nesto estas farita el bastonetoj kaj musko kungluita kun koto, kaj ankaŭ uzos filikon kaj algojn, se estas disponeblaj. La ino plej ofte demetas 1 ovon, foje 2, kaj kovado daŭras 23-27 tagojn. Idoj estas manĝigataj unufoje tage de ambaŭ gepatroj, plej ofte krepuske.

Tiuj birdoj migras el Nordameriko post la reprodukta sezono. Oni ne certas pri kie precize plej parto de tiuj birdoj pasas la vintron, kvankam ŝajne kelkaj el la cipseloj de Karibio restas tie la tutan jaron kiel loĝantoj. Ili estas el la plej lastaj migrantoj aperantaj, ofte vidataj migrantaj en mezjunio al frua julio. Ili migras en grandaj aroj.

Tiuj birdoj vivas dumfluge kaj manĝas dumfluge. Ili manĝas flugantajn insektojn, ĉefe flugantajn formikojn kaj skarabojn. Ili kutime manĝas laŭ grupoj, flugantaj tre proksime kune.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti