Nigrabeka kukolkolombo

La Nigrabeka kukolkolomboStrivosta kukolkolombo (Macropygia nigrirostris) estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Macropygia. Ĝi troviĝas en Nov-Gvineo kaj la Bismarkoj. Ĝi estas konsiderata kiel specio Malplej Zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabeka kukolkolombo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Macropygia Macropygia
Specio: Nigrabeka kukolkolombo M. nigrirostris
Salvadori, 1875
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La Nigrabeka kukolkolombo estas 29 cm longa. Ĝi havas mallongan, komplete nigran bekon, kio nomigas la specion. La ses centraj vostoplumoj estas nigre striitaj. La centraj brustoplumoj ne estas duforkecaj. La masklo estas ruĝec-bruna, sen klara distingo inter la subaj kaj la supraj partoj. La ino tamen, havas nigre striecajn suprajn partojn.[1] La junulo estas simila al la ino, sed ties vosto estas strieca neregule.[2]

Ĝi estas diferenca el aliaj simpatriaj (aliaj specioj ekzistantaj en la sama geografia areo kaj tiel ofte koincidaj kun tiu specio) kolomboj senkalkuli la aliajn kukolkolombojn, pro sia avelbruna plumaro kaj svelta, longa vosto.[1]

Distribuado kaj habitato redakti

Ĝi estas indiĝena de Papuo-Nov-Gvineo kaj Indonezio.[3] Ili loĝas en praarbaroj, arbarrandoj kaj sekundaraj arbaroj. Ili loĝas ofte en ĉemontaraj arbaroj en altitudoj de ĝis 2600 m super marniveloj, kaj foje en marniveloj en montetoj apudaj al marbordoj.[1]

Statuso kaj konservado redakti

Ekde 1988, la Nigrabeka kukolkolombo estas konsiderata specio Malplej Zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Tio estis okazigita pro la fakto ke la specio havas grandan teritorion — pli ol 20 000 km2 — kaj kvankam ties populacio malpliiĝis, la indico de malpliiĝo estas konsiderata malpli ol 30% de malpliiĝo dum dek jaroj aŭ tri generacioj. Aldone, kvankam ties populacinombroj ne estis determinita, oni supozas, ke ili estas super 10 000, kio estas super la kriterioj kiuj kondukas al la kategorio de vundebla. Oni priskribis ĝin rare trovebla, sed ĝi estas ofta en Borneo kaj en insuloj ĉe la sudaj kaj okcidentaj marbordoj de Sumatro. Oni supozas, ke ĝi frontas populacimalpliiĝon pro habitatodetruo.[3]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World (angle). Bloomsbury Publishing, p. 275. ISBN 9781408135556.
  2. Pratt, Thane K.. (2014) Birds of New Guinea: Second Edition (angle). Princeton University Press, p. 334. ISBN 9781400865116.
  3. 3,0 3,1 BirdLife International (2012). “Macropygia nigrirostris”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26a de Novembro 2013.. 
  • Ng, E.Y.X., J.A. Eaton, P. Verbelen, R.O. Hutchinson, kaj F.E. Rheindt. 2016. Using bioacoustic data to test species limits in an Indo-Pacific island radiation of Macropygia cuckoo doves. Biological Journal of the Linnean Society 118: 786–812.

Notoj redakti