Nigragorĝa najtingalo

La Nigragorĝa najtingalo (Luscinia obscura) estas birdo el muŝkaptuledoj kiu apartenas al la genro Luscinia kune kun la Blugorĝulo kaj la aliaj najtingaloj. Ĝi estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed ĝi estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata muŝkaptuledo (Muscicapidae). Ili, kaj similaj malgrandaj specioj, formas la grupon de la Saksikolenoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigragorĝa najtingalo
Nigragorĝa najtingalo
Nigragorĝa najtingalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Luscinia
Specio: L. obscura'
Luscinia obscura
(Berezowski & Bianchi, 1891)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas 12.5-14.5 cm longa, malgranda, diketa najtingalo. Masklo havas nigrajn gorĝon kaj bruston (kio estas ĉefa karaktero de la specio kaj nomigas ĝin en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie obscura signifas precize “malhela” kaj aludas al la nigra brusto) kaj blankan reston de la subaj partoj, tre malhelbluaj supraj partoj, blankajn du trionojn de la eksteraj vostoplumoj kaj malhelajn krurojn kaj piedojn.

Ino havas skvamecajn subajn partojn, blankan subvoston, pli sablokoloran voston kaj pli palajn rozkolorecajn krurojn.

La kanto estas stridaj frazoj vhr'ri-vhr'ri kaj ĉu'ti-ĉu'ti alterne kun ronrona trilado hdrriiii-ju'ju kaj uu ji'uu. Ankaŭ mildaj, mallaŭtaj kontaktilaj notoj.

Tiu orientalisa specio troviĝas en Ĉinio kaj Tajlando. Ties natura biotopo estas moderklimataj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj noderklimataj arbustaroj. Ĝi estas minacata de habitatoperdo. Laŭ BirdLife International la populacio estas kalkulata inter 2,500 kaj 10,000, sed malpliiĝanta pro malpliiĝo de vivejo ĉirkaŭkalkulata je 59,300 km2. Oni scias, ke la specio reproduktiĝas nur en montaro de sudokcidenta Ĉinio, kie oni konas ĝin nur pro kelkaj disaj vidaĵoj el Siĉuano, Gansu kaj Ŝaanksi, kune kun kelkaj aliaj vidaĵoj supozeble nereproduktantaj el suda Ĉinio kaj norda Tajlando. La malmultaj vidaĵoj sugestas, ke probable havas lokigitan distribuadon kaj malgrandan populacion, tre verŝajne malpliiĝanta pro habitatoperdo. Ĵusaj serĉadoj en suda Siĉuano malsukcesis trovi tiun specion. La supozataj habitatoj estas altaj en reproduktejoj ĉe bambuarbaroj kaj arbarbordoj de 3,050-3,350 m kaj pli malaltaj en vintrejoj je 400 m en Tajlando.

Referencoj redakti