Nigrakapa najtingalturdo
La Nigrakapa najtingalturdo (Catharus mexicanus) estas specio de birdo de la familio de Turdedoj. Ĝi troviĝas en Centrameriko nome en Kostariko, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo kaj Panamo.
Nigrakapa najtingalturdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigrakapa najtingalturdo en Kostariko
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Catharus mexicanus (Bonaparte, 1856) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.
Estas kurioza turdo kun brunecaj dorso, flugiloj kaj vosto, kaj grizecaj kolo kaj subaj partoj. La plej rimarkinda karaktero estas la nigra kapo (iom kresteca) kio nomigas la specion kaj kie ege kontrastas tre ruĝaj beko kaj ĉirkaŭokula ringo. Ankaŭ la kruroj estas ruĝoranĝaj.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Catharus mexicanus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 25an de julio 2007.