Nigra anaso

(Alidirektita el Nigreca anaso)

La Nigra anasoAfrika nigra anaso (Anas sparsa) estas specio de anaso de la tipa genro Anas de centra kaj suda Afriko. Ĝi estas genetike plej proksima al la grupo de la Platbeka anaso (Johnson & Sorenson, 1999), sed montras kelkajn partikularaĵojn laŭ kutimaro (Johnson et al., 2000) kaj (se povas esti bone vidata) plumaro; laŭ tio ĝi estis klasata en la unuspecia subgenro Melananas[1] pendante el plua studado.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra anaso
Nigra anaso
Nigra anaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. sparsa
Anas sparsa
(Eyton, 1838)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La populacio de Gabono kaj de Kameruno ŝajne estas aparta subspecio nome maclatchyi, sed dubinde valida. Krom tio, oni agnoskas plej ofte la jenajn du subspeciojn:

  • leucostigma Rüppell, 1845 – Okcidenta ekvatora Afriko; Orienta Afriko suden al Zimbabvo.
  • nomiga subspecio sparsa Eyton, 1838 – Suda Afriko sude de Zimbabvo.

La Nigra anaso estas tute nigreca anaso kun tre kontrastaj blankaj markoj en sia dorso. La kruroj estas flavecaj. Klara distingilo estas la tre brilblua speguleto kun larĝaj nigraj bordoj ambaŭflanke kaj plia blanka bordo antaŭe. Junuloj aŭ inoj estas pli malhelbrunecaj kun blanka bekobazo. La idoj havas blankan vangon. Ĝi estas mezgranda anaso kaj ambaŭ seksoj estas similaj laŭ grando, sed se vidataj en paroj, la masklo estas rimarkinde pli granda.

Temas pri tre timida kaj teritoriema anaso. Ĝi estas kutime vidata en paroj aŭ malgrandaj aroj. Ili reproduktiĝas la tutan jaron en diferencaj areoj. La kovado daŭras 30 tagojn kaj estas farata de la patrino; la idozorgado daŭras pliajn 86 tagojn kaj estas farata ankaŭ nur de la patrino. La ovaro kvantas el 4 al 8 ovoj.

Kvankam ĝi ŝatas resti en riveroj kaj rojoj dumtage, ĝi preferas grandajn malfermajn akvejojn dumnokte. Tiu anaso ŝatas akvejojn en arbaraj montetoj de Afriko kaj ŝatas ankaŭ kaŝi siajn nestojn ĉe fluanta akvo. La Nigra anaso faras sian tasforman neston el lignorubo kaj interplektitaj herboj. Kvankam ĝi konstruas sian neston ĉe fluanta akvo, ĝi estas ĉiam super la inunda nivelo kaj surgrunde.

Ili manĝas larvojn kaj pupojn kutime troviĝintajn sub rokoj, akvajn bestetojn, plantomaterialon, semojn, malgrandajn fiŝojn, helikojn kaj krabojn.

Referencoj redakti

  1. Signife "nigra anaso".

Eksteraj ligiloj redakti