İznik

(Alidirektita el Nikeo)

İznik konata kiel Niceo (greke: Νίκαια) ĝis la Mezepoko, estas urbo en la provinco Bursa, Turkio, situanta ĉe la orienta bordo de la samnoma lago (turke İznik Gölu) kaj ĉe grava strato de Konstatinopolo (hodiaŭ Istanbulo) al Kilikio kaj Sirio. İznik nuntempe havas ĉirkaŭ 35 000 loĝantojn. Dum la unuaj jarcentoj de la otomana regado, la loĝantaro iom post iom konvertiĝis al Islamo. La ceramikindustrio formiĝis en İznik en la 16-a kaj 17-a jarcentoj; İznik-kaheloj estis uzitaj en multaj moskeoj en la Otomana Regno pro sia dekoracia kaj bunta karaktero. Rimarkindaj ekzemploj inkludas la Sultan Ahmet Moskeon kaj la Rüstem Paşa Moskeon.

İznik
distrikto de Turkio • urbo
İznik (Turkio)
İznik (Turkio)
DMS

Map

Mapo
Regiono Marmora regiono
Provinco Provinco Bursa
Geografia situo 40° 25′ N, 29° 43′ O (mapo)40.41666666666729.716666666667Koordinatoj: 40° 25′ N, 29° 43′ O (mapo)
Areo 753 km2
Loĝantaro de urbo 20169
Entuta loĝantaro 44770
Loĝdenso 59/km2
Poŝtkodo 16x xx
Telefona kodo 0224
Aŭtokodo 16
vdr
Ceramika kruĉo en İznik kun flora dekoracio de proksimume 1560 ĝis 1570 (Luvra Muzeo, Parizo)
Kaheloj el İznik en la moskeo Selimije en Edirne
Muzeo de Iznik

Historio redakti

La imperiestro Konstantino kunvokis je 325 al Niceo la koncilion Nicaeum I (Unua Koncilio de Niceo), kiun vizitis inter 250 kaj 300 episkopoj. Tiu unua Nicea koncilio fariĝis fundamento de la eklezia unuiĝo kontraŭ arianismo. La decidita regula fidei kondamnis la arianan rifuzon de la vera Dieco de Kristo. Plejkonata estas la finfine decidita kredkonfeso de Niceo (Nicea-Konstantinopola kredkonfeso, uzata en la roma liturgio kiel "Granda Kredkonfeso"), sed la koncilio fiksis ankaŭ unuecan daton por la ĉiu-jara paska festo en la tuta regno (la dimanĉo post la unua printempa plena luno). La imperiestro deklaris la decidojn de la koncilio regnaj leĝoj. La graveco de la koncilio estas nesupertaksebla por la simbiozo inter ŝtato kaj eklezio, por la komenciĝantaj ekumenaj koncilioj kaj por la kreskanta filozofia terminado de la teologia diskuto.

La 7-a ekumena koncilio Nicaeum II (Dua Koncilio de Niceo) okazis je 786-787 kaj solvis kverelojn pri la uzado de bildoj. Ĝia fina kunveno okazis je la 23-a de oktobro 787 en Konstantinopolo.

Esperanto en Iznik redakti

Inter la 3-a kaj la 7-a de aprilo de la jaro 2009 İznik gastigis la 2-an Mezorientan Kunvenon de Esperanto.

Vidu ankaŭ redakti