Nikolaus KRELL (naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 1551 en Lepsiko, ekzekutita la 9-an de oktobro 1601 en Dresdeno) estis saksia kanceliero influa.

Kanceliero Krell

Vivo redakti

Krell studis ekde 1571 jursciencon kaj iĝis kortega konsilisto en Dresdeno en 1580 kaj ankaŭ sekretario de la princo kaj posta suvereno Kristiano la 1-a. Post ties ekregado li iĝis sekreta konsilisto en 1586 kaj kanceliero en 1589. Malamate fare de nobeloj kaj la princino Sophie li pli kaj pli malŝatatis ankaŭ de la popolo: ĉar Krell kontraŭis la ortodoksajn luteranojn, donis postenojn al kaŝkalvinistoj, enkondukigis novan kateĥismon kaj eldonis biblian eldonon kun de li redaktitaj rimarkoj (Krellsche Glossen).

Kiam ekkuratoris la duka moŝto Frederiko Vilhelmo de Vajmaro - severa kaj aktivega luterano - en 1591 post la morto de Kristiano la 1-a la por la posteulo Kristiano la 2-a, Krell maldungitis. Li tuj malliberigitis kaj pasigis kvar jarojn ĉe Königstein-citadelo. Nur en aŭgusto 1595 faritis akuzo kontraŭ Krell.

Al liaj amikoj Krell estis veniginta sciigon kaŝan pri pluraj plendoj de la edzino ĉe la Regna ĉambra tribunalo en Speyer pro malkorekta traktado de prizonulo. Sed la saksia registaro simple neis la kompetencon de la Regna juĝejo. Pro imperiestra skribitaĵo datumita de la 2.5.1601 la procesa respondeco transdonitis al la saksiaj tribunaloj mem. Sed ili preferis lasi juĝon finan al la Bohemia apelaciĉambro en Prago. La tieaj juristoj kondamnis Krell je morto.

Literaturo redakti

  • Richard, Der kurfürstlich sächsische Kanzler Nikolaus Crell, Dresden 1859
  • Brandes, Der Kanzler Crell, ein Opfer des Orthodoxismus, Leipzig 1873

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 4. Leipzig 1906, p. 339, kiolegeblas tie ĉi interrete.