Sub nilotoj oni komprenas plurajn afrikaj etnojn, kiuj parolas nilotan lingvon.

Nilotoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Nilotoj: Masajoj en Kenjo
Nilotoj en suda Sudano

La nilotoj origine estis agrikulturistoj kaj bestbredistoj. De sia "prahejmregiono" supozata en Sud-Sudano ili en la lastaj jarcentoj disvastiĝis precipe suden kaj parte subigis al si bantulingvajn etnojn. Hodiaŭ ili vivas, krom en Sudano, precipe en Ugando, Kenjo, Tanzanio, kaj en la ekstrema okcidento de Etiopio. Dum la sudenmigrado verŝajne kelkaj grupoj rezignis pri sia lingvo favore al la lingvo de siaj konkeritoj. La suden migrantaj nilotoj parte iĝis nuraj bestbredistoj, kiel ekzemple la masajoj.

La nilotoj kompare kun la etnoj, kiuj vivas en la abisinia altebenaĵo, estas tre malhelhaŭtaj kaj ofte okulfrape altstaturaj kaj sveltaj.

Jenaj etnoj apartenas al la nilotoj: