Ruĝa ibiso

(Alidirektita el Nipponia)

La Ruĝa ibiso, Japana krestibisoJapana kresta ibiso, Toki (en japana トキ}, varie transkribita en kanji kiel 朱鷺, 鴇, 鵇 aŭ 鴾) (Nipponia nippon) estas ibiso el la ordo de Pelikanoformaj (iam Cikonioformaj) kaj familio de Treskiornitedoj. Ĝi estas la ununura membro de sia genro Nipponia. Ĝi vivis ĉefe en Ĉinio, Japanio, Koreio kaj la plej sudorienta parto de Rusio (Siberio).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝa ibiso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Nipponia
Reichenbach, 1853
Specio: N. nippon
Nipponia nippon
Temminck, 1835
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Japana ilustraĵo.
 
Ibis KIN

Ĝi longas 67-80 cm. La virbirdoj pezas 1775,9 ± 120,1 g[1], dum ke la birdinoj pezas 1545,3 ± 107,2 g.[1] La beko estas longa, kurba kaj nigreca, ĝiaj pinto kaj radiko estas cinabrokoloraj. La saman koloron tre ruĝan havas ankaŭ la brido (vizaĝo el bekobazo al ĉirkaŭokulo) kiu estas pli etenda ol ĉe aliaj ibisoj kaj ankaŭ la ruĝa koloro estas pli forta; tio estas tialo de komuna nomo kiel Ruĝa ibiso, kvankam fakte ĝi estas pli blanka ol ruĝa ĝenerale. Tian koloron oni nomas koloro de ruĝa ibiso. La tuta korpo estas kovrita de blankaj plumoj. Ĝi havas ankaŭ lancoforman plumkreston. La flugoplumoj montriĝas flavecruĝaj. La plumoj de flugiloj kaj vosto estas rozkoloraj. En la genera tempo ĝi kolorigas la plumojn de siaj kapo, kolo kaj dorso per grizkolora pigmento sekreciita de la nuda parto de la kapo.

Kutimaro redakti

 
Japana poŝtmarko de 1960.

Ili loĝas ĉefe ĉe arbaroj de pinoj. Ili manĝas ĉefe ranojn, malgrandajn fiŝetojn, kaj aliajn malgrandajn animalojn.

La Ruĝa ibiso faras malgrandan migradon laŭ sezono. Ĝi havas kutimojn similajn al tiuj de loĝbirdo kaj vagbirdo.

De la fino de februaro ĝis la komenco de marto estas tempo por ilia pariĝo. La birdoj nestas sur arbo 10-22 m alta ĉe akva kampo aŭ ĉe monteto apud rivereto. La ibiso ne lasas aliajn birdojn, eĉ siajn idojn elkovitajn antaŭ unu jaro, proksimiĝi al ĝia nesto. La ibisino demetas ĉiufoje 3-4 ovojn. La kovado, kiu daŭras 30 tagojn, kaj la nutrado de idoj, kiu daŭras 45 tagojn, estas alterne faritaj de la gepatraj birdoj. La gepatraj birdoj nutras siajn idojn per fiŝetoj, kobitidoj, ranoj, krustuloj kaj aliaj insektoj. La idoj prenas manĝaĵon el la subbeka poŝo de siaj gepatroj.

Populacio redakti

La Ruĝa ibiso estas internacie rigardata kiel formortonta birdo. En la pasinteco la nombro de la Ruĝaj ibisoj estis granda, sed ekde la 1950-aj jaroj ĝi abrupte reduktiĝis. En la komenco de la 1950-aj jaroj la Ruĝaj ibisoj jam malaperis el Koreio kaj la suda parto de tiama Sovetunio. En 1974 Japanio havis nur 15 ruĝajn ibisojn. Oni kaptis ĉiujn 4ajn ibisojn en Sadu por ilin bredi. Ŝajne la lasta natura Japana krestibiso mortis oktobre de 2003.

En Ĉinio iii vivis en okcidenta kaj nordorienta Ĉinio. Sed poste oni opiniis ke ili jam malaperis de tie. En 1981 oni retrovis ĝin en Jangŝjan de provinco Ŝenŝio. Ĝis 1985 oni trovis nur 11 tiuspecajn ibisojn (unu estis bredata).

Rekuperaj klopodoj redakti

Etendaj kaptivecaj bredoprogramoj disvolviĝis en Japanio kaj Ĉinio por konservi tiun specion. La specio eniris en la Ŝtata Protektolisto de Ĉinio. Ankaŭ, dum 23 jaroj, Ĉinio bredis kaj protektis tiun specion. En 2002, estis totalo de 130 kolonioj en Ĉinio. La bredocentro de nordokcidenta Ŝenŝio havas historion de 26 idoj de Krestibisoj inklude artefaritan, kaj naturan kovadojn. La 31an de julio 2002, 5 el 7 Krestibisidoj eloviĝis en kovejo de nordokcidenta Ŝenŝio. [2]

 
Fluganta Krestibiso ĉe la Krestibisa Konservejo de insulo Sado.

Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacio, limigita teritorio, vintra malsatego kaj ĉasado dum la lasta jarcento kondukis tiun endanĝeritan specion al bordo de formorto. La Japana krestibiso estis listata en la Apendico I de CITES.

La 25an de septembro 2008, la Japankrestibisa Rezervejo de Sado liberigis 10 birdojn kiel parto de la Krestibisa restaŭrprogramo, kiu celas enmeti 60 ibisojn en neturo antaŭ 2015. Tio markas la unuan fojon kiam tiu rara birdo revenis al japana naturo ekde 1981.[3]

La 23an de aprilo 2012, oni konfirmis, ke tri krestibisidoj eloviĝis en la insulo Sado Island de gubernio Niigata, la unuan fojon kiam ibisidoj eloviĝis en naturo en Japanio en 36 jaroj.[4] Unu el la idoj tuj elnestiĝis la 25an de majo.[5]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Hisashi Nagata. Crested Ibis. Toki (Jpn). Nipponia nippon. „Bird Research News”. 8 (1). Elŝutita la 1-an de aŭgusto 2021
  2. Mie, Ayako, "Efforts to save Japanese crested ibis take flight", Japan Times, 8a Majo 2012, p. 3
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-25. Alirita 2008-09-25.
  4. Crested ibis chicks hatched in wild. The Japan Times Online. The Japan Times Ltd. (2012-04-23). Alirita 2012-04-24.
  5. Kyodo News, "Wild crested ibis chick leaves nest, becoming first to do so in 38 years", Japan Times, 26a Majo 2012, p. 1