Nodo de Salomono
Nodo de Salomono en heraldiko por indiki nodon similan al tiuj ĉisube desegnataj. Indikita ankaŭ kiel ⌘, ĝi estas kvadrato ansata ĉe la anguloj, kie ne eblas vidi la komencon kaj la finon; antikva simbolo hodiaŭ estas ofte uzata en norda Eŭropo.

Tiu nodo ofte videblas en la angla heraldiko kie estas konata kiel nodo de Bowen; kaj ankaŭ uzata kiel indikilo de kulturaj lokoj en la eŭropaj nordaj landoj.
En antikvaj tempojRedakti
Tiu simbolo ekaperis sur objektoj de la 5-a kaj 5-a jarcentoj de la norda Eŭropo. Sed eĉ antaŭe ĝi aperis en la prakristana arto kie nur ŝajne juĝiĝas hazarda: oni vidu ĝin sur la pavimo de la prabaziliko de Akvileja (4-a jarcento) kaj en la elfosaĵoj de la sinagogo de Antikva Hostio. Ĝenerale ĝi en tiuj medioj simbolas la unuiĝon inter la dia kaj la homa, nome solidareco inter Dio la elaĉetita homaro.
Tiu aparta signo, reproduktita el mozaikoj aŭ el la zona ligilo de krucifiksoj, estas dirata “nodo de Salomono” ĉar ĝ aludas al la saĝo de la granda hebrea reĝo por kiu, laŭonidire, nenio estis sigelita kaj el kiu devenis enigmoj nesoveblaj. Tiel la nodo de Salomono tirata al unu direkto rapide malfermas, dum se tirata al kontraŭa direkto neripareble blokiĝas. Jen tiam ke Kristo, sur la kruco, estas la nova Salomono: la nodoj de la peko kaj de la morto, nesoveblaj ĉe la homo, trovas el Li respondon kaj la “eternan vivon” [1], neatingeblan per la homaj fortoj. Ankaŭ en la fama Krucifikso kiu en la preĝejo Sankta Damiano (Asizo, Italio) parolis al Francisko, oni renkontas tiun nodon. La vizaĝo serena kun la okuloj malfermitaj, tipaj de la Christus Triumfans (triumfanta Kristo) igas jam evidenta, sur la kruco, la resurekton, dum la sango spuriranta denuncas la kulpon kaj la suferojn...
KuriozaĵojRedakti
Hodiaŭ krom kelkaj uzoj rezervitaj en la landoj de norda Eŭropo, tiun simbolon la standardaj unikodaj dokumentoj nomis 'Place of Interest Sign" (Simbolon de la interesitaj lokoj). Sekve ĝi trovis aplikadon en internacia informadiko. Ekzemple, ĝi estas utiligata en la klavaroj de Makintoŝo kiel klavo modifanta kaj kutime difinita "poma klavo" aŭ "command" (ordona). Ĝia Unokoda kodo estas U+2318.sci.
En Italio ĝi estas uzata kiel simbolo ĉe la bankoj de la Kredita Unio.[2]
BildaroRedakti
NotojRedakti
BibliografioRedakti
- Vocabolario araldico ufficiale, a cura di Antonio Manno, Roma, 1907.
Vidu ankaŭRedakti
Aliaj projektojRedakti
KOMUNA: [1]