Nolito

andaluza kaj hispania futbalisto

Manuel Agudo Durán, inter ŝtatantoj de futbalo kutime nur nomata Nolito (naskiĝis la  15-an de oktobro 1986(nun 1986-10-15) en Sanlúcar de Barrameda, Andaluzio, do nun 37-jara) estas hispania profesia futbalisto.

Nolito
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1986 (1986-10-15) (37-jaraĝa)
en Sanlúcar de Barrameda
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Andaluzio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Nolito en 2013

Ekde la jaro 2014 li estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo. En aĝo de 21 jaroj li alvenis al la vira teamo de la klubo FC Barcelona, post kiam antaŭe li aktivis en la klubo Écija Balompié de sia hejmregiono. De 2011 ĝis 2013 li estis membro de la 1-a teamo de la klubo Benfica en Lisbono, en 2013 estis pruntita al la teamo de Granada, kaj ekde 2013 aktivas en la 1-a teamo de la klubo Celta de Vigo en Galegio. Li partoprenis kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "22".