Nomenklaturo de Ĝeneralaj Ornamfloraj Vegetaĵoj
Nomenklaturo de Ĝeneralaj Ornamfloraj Vegetaĵoj estas libro eldonita de la Guanĝi-a Botanika Instituto kaj de la Guilin-a Esperanta Asocio okaze de la 71-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino, Ĉinujo, en 1986. La libro estas 101-paĝa kaj enhavas kvarlingvan liston de nomoj de ornamaj plantoj. La listo estas laŭalfabete ordigita surbaza de la latina scienca nomo. Tiu ĉi estas akompanata de la angla, Esperanta kaj ĉina nomoj. La libro mencias pli ol 500 plantospeciojn el ĉiuj kontinentoj.
Nomenklaturo de Ĝeneralaj Ornamfloraj Vegetaĵoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Zeng Ding-zhi | |
Eldonjaro | 1986 | |
Eldoninto | Guanĝi-a Botanika Instituto – Guilin-a Esperanta Asocio | |
Paĝoj | 101 | |
La uzitaj Esperantaj nomoj estas ĉiam dunomaj, kaj sufiĉe ofte estas transskriboj de la latinaj nomoj.
Ekzemple : Pelargonium graveolens - Pelargonio graveola; Papaver nudicaula - Papavo nudkaula