Essertines-sur-Yverdon

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Nonfoux)

Essertines-sur-Yverdon estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 867 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Essertines-sur-Yverdon
Blazono de Essertines-sur-Yverdon
Blazono de Essertines-sur-Yverdon
Blazono de Essertines-sur-Yverdon
Malnova komunuma domo de Essertines-sur-Yverdon
Malnova komunuma domo de Essertines-sur-Yverdon
Malnova komunuma domo de Essertines-sur-Yverdon
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 538748 / 174316 (mapo)46.7172222222226.6375Koordinatoj: 46° 43′ N, 6° 38′ O; CH1903: 538748 / 174316 (mapo)
Nombro de loĝantoj 867
Areo 9,75 km²
Alteco 600 m super marnivelo
Poŝtkodo 1417
Komunumkodo 5520
Mapo de Essertines-sur-Yverdon
Mapo de Essertines-sur-Yverdon
Situa mapo de Essertines-sur-Yverdon
vdr

Geografio redakti

La komunumo Essertines-sur-Yverdon situas en nordo de la regiono Centro de Vaŭdo sur la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando, proksimume 5 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Echallens kaj 20 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Laŭzano. La okcidentan limon de la komunumo formas la rivero Bouron. La komunumo konsistas el la vilaĝo Essertines-sur-Yverdon kaj la vilaĝetoj Epautheyres, Nonfoux kaj La Robellaz, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,75 km², de kiuj 24,4% estas kovritaj de arbaro, 68,8% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Essertines-sur-Yverdon limas en nordnordoriento al Valeyres-sous-Ursins, en nordoriento al Ursins, en oriento al Orzens, en sudokcidento al Pailly, en sudo al Vuarrens, en sudokcidento al Corcelles-sur-Chavornay, en okcidento al Suchy, en nordokcidento al Belmont-sur-Yverdon, kaj en nordnordokcidento al Yverdon-les-Bains.

Trafiko redakti

Tra Vuarrens pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 5 de Laŭzano al Neŭŝatelo. Konektaj vojoj kondukas de la vilaĝocentro al Corcelles-sur-Chavornay, Pailly kaj Orzens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 3 kilometrojn oriente de la komunumo apud Chavornay. Pere do poŝtaŭtolinio de Echallens al Yverdon-les-Bains la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Essertines-sur-Yverdon datiĝas el la jaro 1180 kiel Essertines. Dum konstrua de tergasa kondukilo en la jaro 1979 estis trovitaj sur la komunuma teritorio restaĵoj de du prahistoriaj kaj du romiaj setlejoj. Dum mezepoko Essertines-sur-Yverdon apartenis al la Katedrala Kapitolo de Laŭzano. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Essertines apartenis al la Voktejo Yverdon. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti