Norbert STEIN (naskiĝis en 1953) estas germana ĵazmuzikisto (saksofonisto, komponisto kaj bandestro).

Norbert Stein
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1953 (1953-01-01) (71-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo saksofonisto
vdr
Norbert Stein (kvara ekde maldektsre) kun sia Pata on the Cadallic en la Luther-preĝejo je Kolonjo septembron de 2011

Vivo kaj verkado redakti

Norbert Stein studis inter 1973 kaj 1979 saksofonludon ĉe la ĵazfakejo de la muzika altlernejo je Kolonjo. Li famiĝis komence kiel membro de la ensembloj Boury, NoNett kaj Headband, kun kiuj li ankaŭ koncertis tutmonde. Poste li fondis proprajn, laŭ la personaro tre konstantajn ensemblojn, al kiuj apartenas interalie Christopher Dell, Frank Gratkowski, Thomas Heberer, Michael Heupel same kiel Albrecht Maurer.

Por tio Stein evoluigis surbaze de la "patafiziko" de verkisto Alfred Jarry sian koncepton de tiel nomata "patamuziko". Ĉi tiu estu fluanta, sed ne malkviete, sed ĝi evoluu kontinue ankaŭ je ŝanĝaj tempoj; je tio ĝi ne devas resti en idiliaj pejzaĝoj, sed generu je aŭskultanto la emocian emon, lasi sin kunporti. Por tio Stein kreas en siaj komponaĵoj tiel nomatajn „aranĝitajn spacojn“, je kio li antaŭmetas al la unuopaj instrumentistoj agordojn, ene de kiuj ili libere povas moviĝi soloiste. Ĝisdetale traaranĝitaj estas nur malmultaj pasaĵoj de liaj pecoj, tiel ke restas multaj okazoj por spontana kaj interaga kunmuzikado. Ĉi tion li povis elprovi per kompoziciaj mendoj.

Stein koncertis kun siaj diversaj, plejparte paralele ekzistaj ensembloj - Pata Masters, Pata Generators, Pata Orchester, Pata Horns samkiel Pata Trio – je festivaloj kaj je vojaĝoj tutmonde, dum kiuj li kunverkis kun surlokaj muzikistoj. Kelkaj el la muzikaj renkontoj ekestintaj je tio (i.a. en Aŭstralio, Brazilo, Francujo, Indonezio) ankaŭ aperis surdiske. Li ĉiam denove kunverkas kun la muzikistoj de Association à la Recherche d'un Folklore Imaginaire. De lia propra diskeldonejo PATA MUSIC ekde 1986 ĝis nun aperis 18 publikaĵoj de liaj verkoj el la kampo de aktuala nuntempa muziko.

Stein estis multjara membro de la saksofonkvaropo Kölner Saxophon Mafia] kaj muzikas nun regule kun bando de kolonjaj ĵazmuzikistoj nome James Choice Orchester. Li tamen ankaŭ kunverkis diskojn de Karlheinz Stockhausen.

Diskaro redakti

  • 1987 Pata1 - Die fünf Tage
  • 1988 Pata2 - Lucy und der Ball
  • 1990 Pata Orchester - Die wilden Pferde der armen Leute
  • 1990 Pata Horns - New Archaic Music
  • 1992 Pata Horns - Talking People
  • 1993 Pata Orchester - The Secret Act of Painting
  • 1994 Pata Masters - Blue Slit
  • 1996 Pata Masters - Graffiti
  • 1999 Pata Masters - Pata Maroc (kun Michael Rüsenberg)
  • 2001 Pata Masters - Live in Australia
  • 2003 Pata Masters & Kua Etnika - Pata Java
  • 2006 Pata Blue Chip Pata Generators - Code Carnival
  • 2007 Pata Musik played by NDR-Bigband - Graffiti Suite
  • 2008 Pata Generators - Direct Speech

Eksteraj ligiloj redakti