Nová Dedina
Nová Dedina, hungare Garamújfalu, germane Neues Dorf estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Nová, új kaj neues signifas: nova.
Nová Dedina | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Nitra | ||
Distrikto | Levice | ||
Poŝtkodo | 935 25 | ||
Aŭtokodo | LV | ||
Telefonkodo | ++421-36-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 540 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 50 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°17′15″N 18°39′22″O / 48.2875°N, 18.65611°O (mapo) Koordinatoj: 48°17′15″N 18°39′22″O / 48.2875°N, 18.65611°O (mapo) | ||
Alto | 200 m s.m. | ||
Areo | 29 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Situo
redaktiNová Dedina situas laŭ flankovojoj. Levice troviĝas je 9 km-oj.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Nová Dedina formiĝis en 1974 el 3 vilaĝoj menciitaj sube. Tiam unuiĝis vilaĝo al vilaĝo-duopo. Pli frue ĝis Traktato de Trianon la triopo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Léva, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Garamapáti kaj Garamújfalu unuiĝis en 1960, fine ankaŭ Garamsolymos aliĝis en 1974. En 2001 vivis en Nová Dedina 1565 homoj, (1550 slovakoj).
Tekovská Nová Ves
redaktiLa unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1331 laŭ tiama hungara ortografio "Vyfalv" (=nova vilaĝo). Post unu jaro aperis la latina formo "Nova Villa". En 1601 oni komputis tie 75 domojn, 2 nobeldomojn, paroĥon kaj drinkejon. En 1828 loĝis tie 457 vilaĝanoj en 68 domoj. Poŝto ekfunkciis en 1878. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Garamújfalu 770 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Post la 1-a mondmilito la oficiala slovaka loknomo estis Hronská Nová Ves ĝis 1928, poste Tekovská Nová Ves.
Opatová
redaktiLa unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1075. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Garamapáti 216 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato).
Svätý Kríž
redaktiEn 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Garamsolymos 465 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato).
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Paŭlo de 1752
- romkatolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 2000
- kapeloj omaĝe al (Sepdolora) Dipatrino, Sankta Jozefo, Urbano la 1-a kaj Cirilo kaj Metodo
Eksteraj ligiloj
redaktiFontoj
redakti- Hungara Vikipedio