Nová Dedinka
Nová Dedinka, hungare Dunaújfalu, germane Neudorf estas unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Senec. Antaŭ la unuiĝo la slovaka nomo estis Nová Ves pri Dunaji. La hungara minoritato uzas ankaŭ formon Dunasápújfalu. Nová Ves, újfalu kaj Neudorf signifas: nova vilaĝo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9b/Slovakia_bratislava_senec.png/330px-Slovakia_bratislava_senec.png)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 11 km²
- Supermara alteco: 128 m
- Loĝantaro: 1850
- Poŝtkodo: 900 29
- Aŭtokodo: SC
- Telefonprefikso: 02
Situo
redaktiNová Dedinka situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, Danubo-branĉo preterfluas, laŭ flankovojoj, ĉefvojo kaj fervojo preteriras. Bratislavo troviĝas 20 km-ojn.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1328 laŭ tiama nomo "Pomsa". En 1828 nombris tie 44 domojn kaj 324 vilaĝanojn. En 1910 loĝis en Dunaújfalu 355 homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Senc, poste al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1960 unuiĝo okazis kun la najbara vilaĝo. En 2001 loĝis en Nová Dedinka 1626 homoj, (1128 slovakoj, 467 hungaroj, 6 ĉeĥoj, 4 germanoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika gotika preĝejo, en la 16-a jarcento renesanciĝis
- 2 sonorilostabloj el la 19-a jarcento
Eksteraj ligiloj
redaktiFontoj
redakti- slovaka kaj hungara Vikipedioj
- http:adatbazis.mtaki.hungary.com