Nová Vieska pri Bodrogu
Nová Vieska pri Bodrogu, (hungare Kisújlak) nun apartenas al Somotor en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. La historia slovaka nomo estis Malý Ujlak.
Nová Vieska pri Bodrogu (Malý Ujlak) | |
hungare: Kisújlak | |
municipa parto | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Distrikto Trebišov |
Municipo | Somotor |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Ebenaĵo | Orientslovaka ebenaĵo |
Riveroj | Bodrog, Somotorský kanál |
Situo | Nová Vieska pri Bodrogu |
- alteco | 105 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 25′ 24″ N 21° 48′ 59″ O / 48.42333 °N, 21.81639 °O (mapo) |
Unua skribmencio | 1337 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 076 35 |
Telefona antaŭkodo | +421-56 |
Aŭtokodoj | TV |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Vikimedia Komunejo: Nová Vieska pri Bodrogu | |
Retpaĝo: www.somotor.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo redakti
Nová Vieska pri Bodrogu situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Bodrog. Kráľovský Chlmec troviĝas 14 km.
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1337 en formo "Wylak". Tiam la kampoj apartenis al fortikaĵo de Zemplen. En 1416 la vilaĝo ricevis rajton pri bazarado. En 1910 loĝis en Kisújlak 198 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Kisújlak apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Királyhelmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Kisújlak rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1964 Nová Vieska pri Bodrogu aliĝis al Somotor.
Vidindaĵo redakti
- katolika preĝejo omaĝe al Dipatrino el la 19-a jarcento, en 1968 renovigita