Nova Societo de Artistoj
La Nova Societo de Artistoj (origine hungare Képzőművészek Új Társasága, ofte mallonge KUT aŭ KÚT) estis moderna hungara artista grupo. Kiel la nomo prezentas, la membroj estis ne nur pentristoj, sed ankaŭ skulptistoj, arkitektoj kaj similaj artistoj. Ĝi funkciis inter 1924 kaj 1949.
Historio
redaktiLa societo estis fondita en 1924 kiel posteulo de Okopo (artista grupo). La membroj estis fidelaj al la modernaj artaj tendencoj, iliaj stiloj komence sekvis la francajn kubismon kaj post-impresionismon, same la germanan ekspresionismon. La prezidantoj kaj aliaj estraranoj rotacie ŝanĝiĝis (kelkaj estas signitaj per (p) en la listo. La asocio eldonis revuon pro financaj problemoj nur en la jaroj 1926 kaj 1927.
La societo debutis en ekspozicio jam dekomence en 1924, poste ĉiujare eĉ en Arthalo Budapeŝto. Post 2 jaroj jam okazis ekspozicioj ankaŭ en Germanio, Pollando, Usono kaj Svislando. Membroj de la societo estis ĉ. 80 en la 1930-aj jaroj. Precipe en ekspozicioj la asocio ne estis rigida, alvenis ankaŭ aliaj pentristoj, la societanoj foje ekspoziciis en fremdaj ekspozicioj. Ekde 1927 la societo donacis premiojn al pentristoj. Estis mecenatoj, kiuj apogis la societon.
Membroj, ekspoziciantoj (elekto)
redakti- Imre Ámos
- László Bartha
- András Beck
- Róbert Berény
- Aurél Bernáth (p)
- Géza Bornemisza (pentristo)
- István Csók (p)
- Béla Czóbel
- József Egry (p)
- Noémi Ferenczy
- Jenő Gadányi
- Tibor Gergely
- Margit Gráber
- Gyula Hincz
- Béla Kádár (pentristo)
- Károly Kernstok
- János Kmetty (p)
- Lajos Kozma
- Ödön Márffy (p)
- Ferenc Medgyessy (p)
- Jenő Paizs Goebel
- Pál Pátzay
- Vilmos Perlrott-Csaba
- József Rippl-Rónai (p)
- István Szőnyi
- János Tornyai
- János Vaszary (pentristo) (p)
Fontoj
redakti- [1] Arkivigite je 2018-09-06 per la retarkivo Wayback Machine