Vilmos Perlrott-Csaba
Vilmos Perlrott-Csaba [vilmoŝ perlrot-ĉaba], laŭ hungarlingve kutima nomordo Perlrott-Csaba Vilmos estis hungara avangarda pentristo, grafikisto. Lia edzino estis Margit Gráber.
Vilmos Perlrott-Csaba | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de februaro 1880 en Békéscsaba |
Morto | 23-an de januaro 1955 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5B-8-3 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Académie Julian |
Familio | |
Edz(in)o | Margit Gráber |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto |
Vilmos Perlrott-Csaba [1] Arkivigite je 2016-12-22 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 2-an de februaro 1880 en Békéscsaba, li mortis la 23-an de januaro 1955 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiVilmos Perlrott-Csaba devenis el juda familio. Li lernis komence en sia naskiĝurbo, ekde 1899 en Budapeŝto. Li konatiĝis en Abony en 1904 kun József Koszta, kiu gvidis la talentan junulon al Artkolonio de Nagybánya, kie li lernis de Béla Iványi-Grünwald. Lia debuta pentraĵo "Cigányok" (=ciganoj) portis stipendion al Parizo. Li plulernis en akademio Julian, poste li lernis 4 jarojn de Henri Matisse, sed li interesiĝis pri pentroartoj de Paul Cézanne kaj Paul Gauguin. Baldaŭ li revenis al la menciita artkolonio, sed en 1911 li studvojaĝis al Hispanio, kie li studis El Greco-n. En la 1910-aj jaroj li pentradis en Kecskemét, poste en Germanio kaj denove en Parizo. Ekde la malfruaj 1930-aj jaroj ĝis sia morto li pentradis en Szentendre.
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Ruhaszárítás (1905)
- Nagybányai utca (1907)
- Önarckép modellel (1910-12)
- Csendélet (1917)
- Nagybánya (1925)
- Szentendrei részlet (1935)
- Szentendrei táj (1940)
Elektitaj ekspozicioj
redaktiMemorigiloj
redakti- memortabulo en Békéscsaba (2015) [2]