„ Por ĉiu recenzanto de iu libro estas agrabie, se li povas skribi bonan kritikon. Tiom pli agrable estas, se oni povas komenci la recenzon per la kritiko: bonega, eminenta, laŭdeginda. Tian kritikon meritas la nova gramatiko de nia fervora greka pioniro, kiu per sia verko donis al ĉiu esp.-isto, deziranta perfektiĝon en nia kara lingvo, la taŭgan ilon. Kiel aŭtoro de E.-lernolibro mi ĉiam interesiĝis pri ĉiuj aliaj lernolibroj. Unu el la plej bonaj estis la metoda lernolibro de nia eminenta Johann Schröder, sed verkita nur por germanlingvanoj. Kvankam por scianto de lingvo la tralegado de gramatiko estas iom teda kaj eĉ enuiga, mi tamen povas diri, ke leginte la libron de St. mia intereso pli kaj pli kreskis kaj mi finlegis ĝin kun ĝuo (por uzi la vorton de Butin) kvazaŭ bonan romanon. La nova gramatika libro, skribita tute en E. (kun kelkaj novgrekaj tradukoj de la entenataj ekzemploj) anaiizas kun mirinda detaleco kaj ekzakteco ĉiujn elementojn de nia lingvo kaj ebligas ol la ĝin studanto plej altgradan perfektiĝon. En kvar partoj: I. Gramatiko, II. vortfarado, III. elementa E.-sintakso, IV. instrua fako, pritraklas St. la tutan lernadmaterialon kun bone elektilaj ekzemploj kaj en la instrua fakodiversajn vidpunktojn, necesajn por ĉiu esp.-isto, kursgvidantoj kaj profesiaj instruistoj. La verko postulas kaj
ankaŭ meritas seriozan studadon kaj kiu tion efektivigis, povas diri, ke li kapablas la lingvon perfekte. Dum mia serioza studado de la libro mi tamen foje ne povis min deteni de rideto. Ĉar en la amaso da bonaj ekzemploj mi trovis du — ĝuste ambaŭ sur p. 42 (duplicitas rerum) — kiuj instigis min al tio. La unuu frazo: „Mi estas mortinta“. Ĉu mortinlo tion povas diri? Mi dubas! Kaj la dua: „Rapidu S-ro Doktoro, mia edzino estas naskonta.“ Mi estas cerla, ke al tia tro malpacienca kaj tro timema edzo ne nur mi, sed ĉiu alia kuracisto, eĉ la aŭtoro (kuracisto) mem respondus: „Kial mi rapidu ? Ni ja povas atendi ĝis via edzino estos naskanta.“ Sed flanken la ŝercon! Mi ripetas, ke la supre nomita libro estas tiel bonega, ke ĝin devus du samideano posedi, zorge studadi kaj dank al ĝi fariĝi perfekte esp.-isto.
La ekslerajo de la libro estas luksa, la presaĵo belege. ” |