Noyal-sur-Vilaine
Noyal-sur-Vilaine (bretonlingve Noal-ar-Gwilen ) estas franca komunumo , situanta en la departemento Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio.
Noyal-sur-Vilaine | ||
komunumo | ||
Urbodomo
| ||
|
||
Oficiala nomo: Noyal-sur-Vilaine | ||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Ille-et-Vilaine | |
Arondismento | Rennes | |
Kantono | Châteaugiron | |
Interkomunumreto | Pays de Châteaugiron | |
Historia regiono | Bretona duklando | |
Rivero | Vilaine | |
Situo | Noyal-sur-Vilaine | |
- alteco | 39 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 06′ 45″ N 01° 31′ 24″ U / 48.11250 °N, 1.52333 °U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 91 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 32 m s. m. | |
Areo | 30,72 km² (3 072 ha) | |
Loĝantaro | 5 188 (2009) | |
Denseco | 168,88 loĝ./km² | |
Urbestro | Jacques Audrain | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 35530 | |
INSEE | 35207 | |
Situo kadre de Francio
| ||
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
| ||
Vikimedia Komunejo: Noyal-sur-Vilaine | ||
Retpaĝo: ville-Noyal-sur-Vilaine.fr | ||
Geografio
redaktiLa urbo situas je dek kilometroj oriente de Rennes. La rivero Vilaine laŭlongas ĝin norde kaj konsistigas naturan limon kun la najbara komunumo Acigné. La urbo estas sur la rapida vojo 157 Rennes-Le Mans, kaj sur la fervoja linio ĉe la stacidomo de Noyal - Acigné.
La komunumo enhavas spacon je aparta ekologia intereso, heĝtalusejo en humida spaco, kies katastro preskaŭ ne evoluis ekde 1850 kaj kies faŭno estas aparte esplorita de la sciencistoj de la Universitato de Rennes[1].
- urbaj vojo: 55 km
- kamaparaj vojo: 25 km
- Tri floroj en la nacia konkurso de la florantaj urboj kaj vilaĝoj.
- La plej granda biciklo en la mondo, registrita en la libroj de la rekordoj.
Najbaraj komunumoj
redakti- je malpli ol unu kilometro norde Acigné (Noyal-sur-Vilaine Métropole),
- je 2,5 km nord-oriente Brécé (Noyal-sur-Vilaine Métropole),
- je 3,5 km okcidente Cesson-Sévigné (Noyal-sur-Vilaine Métropole),
- je 5,5 km sud-okcidente Domloup (Pays de Châteaugiron),
- je 6 km sude Châteaugiron (Pays de Châteaugiron),
- je 7,5 km nord-oriente Servon-sur-Vilaine (Pays de Châteaugiron),
- je 8 km sud-oriente Ossé (Vitré Communauté),
- je 10 km oriente Domagné (Vitré Communauté).
Demografio
redakti1836 | 1891 | 1921 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
3 004 | 2 539 | 2 114 | 2 188 | 2 517 | 2 952 | 3 833 | 4 089 | 4 698 | 4 899 | 4 997 | 5 093 | 5 188 |
Fotoj
redakti-
La sonorilturo de la preĝejo Saint Pierre.
-
Arkivolto de la skulptita pordo de la preĝejo.
-
stacidomo de Noyal - Acigné.
-
La Priorejo, vidpunkto ĝis la komunumo Acigné.
-
La rivero Vilaine.
-
La pastrejo.
-
La malnova lavejo.
-
La maljunulejo Saint Alexis.
-
La kultura centro kaj la preĝejo nokte.
-
La urbodomo.
-
La muelejo de Acigné, sur ambaŭ komunumoj.
-
La kastelo de Bois Orcan, ĝenerala vido.
-
La ĉefa konstruaĵo de la kastelo.
-
La priorejo.
-
La kiosko.
-
La priorejo kaj la preĝejo.
Personoj ligitaj al la komunumo
redaktiBarthélémy Pocquet Du Haut Jussé
- Redaktinto de Journal de Noyal-sur-Vilaine (1848-1878)
- Prezidanto de Société Archéologique d'Ille-et-Vilaine (Arkeologia asocio de Ille-et-Vilaine)
- Prezidanto de Association Catholique des Anciens Elèves du Collège Saint-Vincent-de-Paul (1899-1902) (katolika asocio de la malnovaj lernantoj de la kolegio)
Alexis Geffrault, fondinto de la maljunulejo de Noyal-sur-Vilaine, fariĝinta maljunulejo Saint Alexis.
François Thomé, episkopo de Saint-Malo de 1573 ĝis 1590, kanoniko kaj trezoristo de Noyal-sur-Vilaine, abato de la Vieuville kaj prioro de Noyal-sur-Vilaine, distingiĝis per sia scio, kiun li uzis por la komuna bono. Lia erudicio elektigis lin por labori pri la reformado de la kutimoj de Bretonio rilataj al la civilaj aferoj kaj al la ekleziaj [2].
Pascal Pinard, naĝa handikapsporta ĉampiono. Li gajnis laŭlonge de sia kariero :
1 ormedalon kaj 2 bronzmedalojn en Ateno 1 ormedalon en Atlanta 5 ormedalojn en Barcelono
- 4 mondajn titolojn (1990-1994-1998)
- 8 eŭropajn titolojn (1993-1995-1997-1999)
- ĉampiono de Francio ekde 1989
Notoj
redakti- ↑ La heĝtalusejo de Noyal en humida spaco
- ↑ france Saint-Malo, histoire religieuse, François Tuloup, 1975.
Fontoj
redakti- Paul Banéat, france Le patrimoine architectural, 1927
- Adolphe Orain, france Géographie pittoresque du département d’Ille-et-Vilaine, 1882
- Amédée Guillotin de Corson, france Les grandes seigneuries de Haute Bretagne, 1897 (sur le manoir du Boisorcant)
- Amédée Guillotin de Corson, france Pouillé historique de l’évêché de Noyal-sur-Vilaine, 1886