Atoma submarŝipo

(Alidirektita el Nuklea submarŝipo)

Atoma submarŝipo estas submarŝipo, kiu prenas la energion por moviĝo kaj la ŝipaj sistemoj el unu aŭ pluraj ŝipaj nukleaj reakciujoj. La unuan atoman submarŝipon, nomatan Nautilus (SSN-571), ekfunkciigis la usona mararmeo la 30-an de septembro 1954. Nuntempe ses ŝtatoj havas atomajn submarŝipojn: Usono, Rusio, Francio, Britio, Ĉinio kaj Barato.

la plej grandaj submarŝipoj estas el la tipo Projekt 941 de Sovetunio resp. Ŝarko de Rusio

Atomaj submarŝipoj kompare al la kutime pli malgrandaj kaj pli malmultekostaj submarŝipoj kun konvenciaj motoroj, aparte dizelmotoro-elektro-sistemoj, havas la avantaĝon de preskaŭ senfina submara vojaĝokapablo, kiu praktike nur limiĝas per la kvanto de ŝipe stokitaj provizoj de nutraĵoj por la ŝipanaro.

en komparo:
moderna usona submarŝipo de la klaso Seawolf