Nunhead

kvartalo de Londono, Anglio

Nunhead estas kvartalo de Londono. Ĝi apartenas al la urbodistrikto (angle borough) Southwark de la regiono Granda Londono. La loĝloko situas proksimume 5 kilometrojn sude de la pleja urbokerno de Londono kaj ties plej malnova kvartalo, simple nomata City - inter ili estas la rivero Tamizo.

Nunhead
kvartalo de Londono
Administrado
Ŝtato  Britio
Lando  Anglio
Regiono Granda Londono
Urbodistrikto Southwark
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 28′ N, 0° 3′ U (mapo)51.4622-0.05080000000001Koordinatoj: 51° 28′ N, 0° 3′ U (mapo) [+]
Nunhead (Granda Londono)
Nunhead (Granda Londono)
DEC
Nunhead
Nunhead
Situo de Nunhead en Londono
Nunhead (Britio)
Nunhead (Britio)
DEC
Nunhead
Nunhead
Situo de Nunhead en Britio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nunhead [+]
vdr

Historio redakti

Kampara setlejo de proksimume dek konstruaĵoj nomitaj "NoneHead" (angle en historia literumo: "monaĥina kapo", vidu la nederlandan, "non", kaj germanan, "Nonne", formojn de la vorto monaĥino) estas klare videbla en mapo de 1762 titolita "topografia mapo de la graflando Surrey" de John Roque. Tiutempe ĝi estis apartigita de la proksima setlejo de Peckham Rye per kampoj kaj la nun kovrita River Peck.

En 1834 konstruiĝis malriĉulejon, terason de sep Tudor-stilaj dometoj kiuj staras daŭre ĉe ĝardeno kun balustrado sur la vojo Consort-vojo. Pliaj malriĉulejoj estis konstruitaj en 1853 ĉe la rando de Nunhead Green por disponigi loĝejon por maljunuloj. En 1868, konstruiĝis produktejo de artfajraĵoj - pri ĝi daŭre memorigas la nomo de loka drinkejo The Pyrotechnists Arms ("la piroteknikistaj armiloj").

Ĝis 1878, Nunhead formis parton de la granda antikva paroĥo de Camberwell en la paroĥaro Brixton de Surrey. La kresko de la loĝantaro en la areo kondukis al aparta eklezia paroĥo de sankta Antholin, kies preĝejo estis konstruita en 1877.[14] La areo tiam venis en la areon de respondeco de la Metropola Estraro de puklikaj Konstruaĵoj en 1855 kaj estis transdonita al la (tiutempa) Distrikto Londono en 1889. En 1887 Nunhead havis 10 727 loĝantojn. Ĝi iĝis parto de la Metropola Urbeto Camberwell en 1900.

Ekzistis futbala klubo Nunhead de 1888 ĝis 1949. Nunhead havas kelkajn bonajn ekzemplojn de malfruviktoriaj (historiismaj) / fruaj eduardaj (novbarokaj) burĝaj domoj; tiuj povas esti viditaj borde de la stratoj Carden Road kaj Tresco Road.