Malfermi la ĉefan menuon

Nutraĵoj por la plantoj estas jenaj anorganikaj kaj organikaj komponaĵoj, el kiuj ili povas preni la elementojn, por kreski. La elementoj mem ankaŭ povas est rigardataj nutraĵoj.

Depende de la kreskejo de la planto (surtera aŭ en akva) la planto prenas la nutraĵojn el la aero, la akvo kaj la grundo. La nutraĵoj estas simplaj anorganikaj kombinaĵoj kiel akvo (H2O) kaj karbondioksido (CO2) kaj jonoj kiel nitrato (NO3), fosforo (PO43−) kaj kalio (K+).

La disponebleco de nutraĵoj estas malsama. Ĝi dependas de la kemia ecoj de la nutraĵo kaj la kondiĉoj de la kreskejo. Ĉar la planto bezonas la nutraĵelementoj en certaj amasproporcioj, la disponebleco de unu elementoj limigas la kreskon. Se tiu elemento estis aldonita, la kresko altiĝas. Tiu proceso nomiĝas sterkado.

Divido de la nutraĵojRedakti

La divido de la nutraĵoj oni povas fari la diversaj ecoj. Apud la divido inter ne-minerala, mineralaorganika oni ankaŭ bezonas la engrupigon la mobileco, neceso kaj kvanto. Oni ĝenerale dividas la nutraĵojn enmakroelementoj kaj mikroelementoj.

La plej grava disdivido e la nutraĵoj estas laŭ la neceso:

  • necesaj, esencaj nutraĵoj, ekzemple kalio; vivnecesaj krom la kernaj elementoj de la organika substanco (C, O, H, N kaj P) ankoraŭ K, S, Ca, Mg, Mo, Cu, Zn, Fe, B, Mn, Cl ĉe vaskulaj plantoj;
  • alternative necesaj, anstataŭigeblaj nutraĵoj. Temas ĉefe pri la diversaj molekulaj formoj de la kerna elemento, ekzemple nitrogeno kiel nitrato, amonioaminacido.
  • utilaj nutraĵoj: Na+ kiel parta anstataŭo por K+;
  • nenecesaj elementoj – ĉirkaŭ 70 elementoj, kiuj troviĝas en la naturo. Por la planto nenecesa estas ekzemple jodo, kiu estas vivnecesa por bestoj kaj la homo.

Kvanta bezonoRedakti

Krom la kernaj nutraĵelementoj karbono, hidrogeno, oksigeno, nitrogeno, fosforo kaj la aliaj ĉefaj nutroelementoj kiel kalio, sulfuro, kalcio, magnezio ekzistas multaj mikronutroelementoj, kies efikoptimumo estas tre mallarĝa, t.s. nur etaj kvantodiferencoj de tiuj mikroelementoj rezultas en mankosimptomoj aŭ troabund-simptomoj.

Ĉar planto enkorpigas hidrogenon kaj oksigenon kiel akvo kaj karbono el la aero, oniofte ne konsideras ilin al la nutraĵoj. Tamen akvomanko ĉe landplantoj estas same malsalubra kiel karbondioksida manko ĉe subakvaj plantoj aŭ algoj.

La tipa biomaso enhavas avaraĝan konsiston de jenaj elementoj

C106H180O45N16P1

, tial la nutroelementoj devas ankaŭ en tiaj kvantoj atingeblaj. Tiu postulo estas realigita ĉe teraj biotipoj malsame, kiel ĉe akvaj plantoj.

Ekzemple C-provizado sur tero pere de la karbondioksida enhavo de la aero funkcias praktike ĉiam, dum la enakvaj plantoj kovras ilian karbonbezonon al hidrogenkarbbonato. Reprovizado je karbondioksido de la akvo okazas tre malrapide kaj nur restas malalte (0,5 ĝis 1 mg/l). La krbondioksida enhavo de la akvo originas grandparte el la spirado de la organismoj enakvaj.

La nitrogenbezono la planto sur la lando povas kontentigi el la nitrataj kaj amoniaj rezervoj de la grundo kaj la subgrunda akvotavolo. Specialigitaj landplantoj povas vivi en simbiozo kun rizobioj, kiu kapablas transformi la aeran nitrogenon (N2) en nitrogeno utiligebla por plantoj. En akvaj biotopoj tion faras cianobakterioj. La nitrogeno nur liberiĝos post la diskombinado de la bakterioj, do post iom da tempo.

Fosforo estas en preskaŭ sama kvanto utiligebla de la planto. Pro ĝia emo formi malfacile solveblaj kemiaj kombinaĵoj fosforo en la grundo nur mallonge estas uzebla de la planto. Tial tiu elemento ofte estas la limiga faktoro por la kreskado. Ankaŭ en akvaj sistemoj P principe estas la limigita faktoro, se oni ne sterkas lageton kun forsforo. Tamen fosforo estas la kaŭzo por la plantoziĝo de lagoj kaj riveroj.

DisponeblecoRedakti

La mekanismo de la nutraĵenkorpigo kaj la utiligado de nutraĵoj por la planto dependas de biologaj procesoj, fizikaj kaj kemiaj grundecoj respektive la fizika kaj kemia akvokvalito; Gravaj influfaktoroj sur la lando estas la disponebla grundovolumeno, la stato de la rizosfero, la grundohumideco, la grundo-pH en la grunda akvo, la sorbado de nutraĵoj, la movebleco kaj la akvosolvebleco de la nutraĵo. Temperaturo kaj humideco decidas pri la rapideco de la mineraligado de la organikaj substancoj fare de la edafono.

Gravas en teraj biotipoj precipe la grundo-pH kaj la efiko de la nutraĵoj sur ĝi. Nitrogeno ekzemple efikas kiel nitrato-jono NO baze 3, kiel amonio-jono NH acide 4+ aŭ kiel baze efikanta kalknitrogeno CaCN2. Kalk-amio-nitrato liveras la nitrogenon en acida formo.

La bufrokapacito de la grundo gravas por eviti tro altan salenhavon en la engrunda akvo. Apud osmotaj damaĝo de troa saligado aperas toksaj reakcioj de mikronutroelementoj. La relativa toksiveco de boratoj ekzemple estas je la faktoro 1000 pli alta ol tiu de natria sulfato.

NutraĵdinamikoRedakti

La nutraĵdinamiko en la gundo estas konstante ŝanĝanta dinamika ekvilibro. La akvosolveblaj, movantaj nutraĵoj povas povas esti facile ensorbeblaj de la plantaj radikoj, sed ili ankaŭ estas facile ellaveblaj el la grunda horizonto. Per imobiligado estiĝas facile moveblaj rezervo, kiuj per fiksiĝprocesoj estas ŝanĝataj al imobilaj rezervoj. El tiuj rezervoj okazas denove defiksado kaj emoviĝado de nutraĵoj.

Ideala nutraĵdinamiko de grundo ekzistas, kiam multaj nutraĵoj estas protektataj kontraŭ ellavado per imobiligado. La sistemo ne fiksu la nutraĵojn kaj reliveros se estas necesa nutraĵojn.

La "Minimum-leĝo" de SprengelRedakti

Ĉiu planto bezonas la nutraĵeelamentoj lauc certa kvantoproporcio konforme al la konsisto de la biomaso. La minimumleĝo de Carl Sprengel, publikigita en 1828, 1855 de Justus von Liebig popularigita,[1] diras „tiuj elemento, kiu estas kompare kun la bezonata kvantoproporcio ĉeestas je la plej minimuma kvanto, decidas la maksimume eblan kreskon de la planto.[2] Neniu nutroelemento povas esti anstataŭigebla per alia. Tial trossufiĉo de unu elemento ne egaligas la malsufiĉon de alia.

Konata bildo por tiu leĝo estas malferma barelo kun diverslongaj bareltabulo, kiu estas plena de akvo. (minimum-barelo). La bareltabuloj simbolas la ekzistantajn kvantojn de la unuopaj nutraĵoj. La barelo nur povas esti plena ĝis la novelo de la plej mallonga tabulo.

Granda signifo havas tiun „leĝon de la minimo“ ĉe la sterkado. Ĉi tie la agrikulturisto aŭ hortikulturisto provas provizi la planton per nutroelementoj en plej eble simila porporcio de la planta bezono. Tial antaŭaj grundoanalizoj montris kiujn elementojn oni devas sterki.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. green24, Frank (Gärtner)
  2. Umwelt: Biologie 7–10, Ernst Klett, S. 61

LiteraturoRedakti

  • Arnold Finck: Pflanzenernährung in Stichworten. 5. Auflage. Hirt/Borntraeger, Berlin 1991, ISBN 3-443-03100-5
  • Günther Schilling: Pflanzenernährung und Düngung. 1. Auflage. Teil I Pflanzenernährung; Teil II Düngung. VEB Deutscher Landwirtschaftsverlag, Berlin 1987 (Teil II: ISBN 3-331-00014-0)
  • Dietrich Uhlmann: Hydrobiologie. 1. Auflage. Fischer, Stuttgart 1975, ISBN 3-437-30212-4