La grundo-pH indikas la bazon kaj acid-enhavon de grundo. La pH-valoro de la grundo estas influata de naturaj bufrosistemoj. La grundo-pH-valoro estas mezurata en suspensio de grundo en klorida acido de neŭtrala reakcio (0,01 n kalciklorido aŭ kaliklorido) elektrometrie.

monda mapo indikante la grundo-pH-valoroj. ruĝa = acida. flava = neŭtrala. blua = baza. nigra = datentoj mankas
elektrometria mezurado de la pH-valoro en grundaj specimenoj.

Ĉar ĉe la sorbadkompleksoj sorbitaj H+-ionoj de CaCl2-ionoj forpuŝataj, la mezurita pH-valoro estas ĉirkaŭ 0,3-1,0 unuoj sub la pH-valoro, kiu estas mezurata en akva suspensio.

Akirebleco de nutraĵoj depende de la grundo-pH redakti

 
akirebleco de nutraĵoj dependas de la grundo-pH [1]

La tabelo montras[2] la areojn de alta akirebleco de diversaj nutrosaloj depende de la pH-valoro:

  acida neŭrala baza
  4   4,5 5   5,5 6   6,5 7   7,5 8   8,5 9   9,5 10
nitrogeno, N      
fosforo, P        
Kalio, K        
kalcio, Ca      
magnezio, Mg      
sulfuro, S    
fero, Fe    
mangano, Mn      
boro, B      
kupro, Cu      
zinko, Zn      
molibdeno, Mo    

La ideala pH-valoro de grundo dependas de la kreskaĵaro, enhavo de organika materialo (humo ktp.) kaj argila mineralo. Jenaj pH-valoroj estas rekomendindaj por agrikultivado:[3]

  • 5,0 ĝis 5,5 ĉe < 4 % organika substanco < 5 % argila materialo
  • 5,4 ĝis 6,0 ĉe 5 ĝis 12 % argilenhavo
  • 6,0 ĝis 6,5 ĉ > 13 % argilenhavo

Speciale kritikaj estas tre malgrandaj pH-valoroj (forte acida ĉirkaŭaĵo) ĉar tiam liberiĝas toksaj koncentraĵoj de aluminio. Tre bazaj grundoj povas suferi je manganmanko.Ĝenerale plialtigo de la pH-valoro kondukas al pli bona aglomerostrukturo.

Ekzemploj redakti

maldekstre pH-areoj de diversaj kultivoj,

kulturo grundo-pH
4,5 5,0 5,5 6,0 6,5 7,0 7,5 8,0 8,5
rododendro
kotonujo
vakcinio
frago
aveno
fazeolo
terpomo
hibrida trifolio
virginia tabako
vino
sekalo
rizo
sojfabo
vicio
tomato
inkarnata trifolio
kukurbo
citrusoj
karoto
brasiko
kukumo
maizo
kulturpomo
kulturpiro
persiko
sekalo
sorgo
blanka trifolio
tritiko
olivarbo
spinaco
cepo
laktuko
herbeja trifolio
asparago
luzerno
fabo
Hedysarum coronarium
4,5 5,0 5,5 6,0 6,5 7,0 7,5 8,0 8,5

maldekstre ekzemplo de grundoj de diversaj pH-klasoj:

pH ekzemple
< 3,0 acida sulfatgrundoj
3,0 - 4,0 altmarŝoj
4,0 - 5,0 podsolo, aluvia grundo
5,0 - 6,0 parabrungrundoj, faŭlta grundo
6,0 - 6,5 brungrundoj, kleja grundo
6,5 - 7,0 nigraj grundoj
7,0 kalkaj aluvia grundo
7,0 - 7,5 kalkozaj malsupraj marĉoj
7,5 - 8,0 neŭtralaj salgrundoj
8,0 - 9,0 alkaligrundoj
9,0 - 10,0 kalkmergelo
10,0 - 11,0 kalkŝtonpolvo

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Arnold Finck, Kiel 1976: Pflanzenernährung in Stichworten, S.80, ISBN 3-554-80197-6.
  2. Richtlinien für die sachgerechte Düngung[rompita ligilo] (6. Auflage) online beim Bundesministerium für Land- und Forstwirtschaft, 2006 - S. 13; Stand: 17. Juni 2010.
  3. Scheffer/Schachtschabel Lehrbuch der Bodenkunde, 15. Aufl., 2002, ISBN 3-8274-1324-9.

Eksteraj ligiloj redakti