Lütisburg
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lütisburg (stacidomo). |
Lütisburg estas urba komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1362 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La loĝantaro kreskis ĝis fino de 2009 al 1402. Lütisburgo do estas unu el la malmultaj togenburgaj komunumoj, kies loĝantaro dum la lastaj jaroj kreskis kaj ne malkreskis.
Lütisburg | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Togenburgo |
Koordinatoj | 47° 24′ 0″ N 9° 5′ 0″ O / 47.40000 °N, 9.08333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 0″ N 9° 5′ 0″ O / 47.40000 °N, 9.08333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1361 |
Areo | 14,09 km² |
Alteco | 580 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9604 |
Komunumkodo | 3393 |
Geografio
redaktiLütisburg situas inter la riveroj Necker kaj Turo, ĉe ties kunfluejo. Al la komunumo Lütisburg apartenas krom la ĉefvilaĝo Lütisburg mem la vilaĝetoj kaj setlejoj Altgonzenbach, Neugonzenbach, Grünhügel, Haslen, Mühlau, Oberwies, Unterrindal, Oberrindal, Altegg, Rimensberg, Herrensberg, Schauenberg kaj Dottenwil.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Lütisburg limas en nordo al Jonschwil, en nordoriento al Oberuzwil, en oriento al Degersheim, en sudoriento al Neckertal, en sudo al Ganterschwil, en sudsudokcidento al Bütschwil, en sudokcidento al Mosnang, kaj en nordokcidento al Kirchberg.
Trafiko
redaktiLütisburg situas ĉe la malnova Tur-ponto, kiu en mezepoko estis strategie grava ligilo inter Togenburgo kaj Sankt-Galo. Tra Lütisburg pasas la fervojlinio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Nesslaŭ, tra Wattwil al Wil SG, kiu per impona viadukto pasas la valon.
Historio
redaktiUnua skriba mencio de komunumparto de Lütisburg datiĝas el la jaro 849, kiam certa Lintwin plurajn bienojn en Unterrindal transskribis en dokumento al la Monaĥejo Sankt-Galo. La municipo Tufertschwil estis menciita la unuan fojon en la jaro 928. La nomo de Lütisburg mem aperis la unuan fojon en dokumento el la jaro 1214. En proceso la hompastro Werneherus de Liutinsburch agis kiel atestanto. La nomo probable devenas de la kastelo, kiun Liuto, ido de la grafoj de Togenburgo, konstruis rekte supre de la Tur-ponto.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiBildoj
redakti-
Kastelo Lütisburg en 1700
-
Protestanta preĝejo Lütisburg
-
Kapelo Oberrindal
-
Oberrindal
-
Unterrindal
-
Mühlau
-
fervoja ponto Gonzenbach
-
ligna ponto Letzibrücke