Observatorio Bassano Bresciano

La Observatorio Bassano Bresciano estas astronomia observatorio situanta en la komunumo de Bassano Bresciano en provinco de Breŝo, Italio. Ĝia MPC-kodo estas 565[1].

Observatorio Bassano Bresciano
Observatorio
Lando Italio Italio
Municipo Bassano Bresciano
Supermara alteco 58 m s. m.
Koordinatoj 45° 19′ 3″ N 10° 8′ 4″ O / 45.31750 °N, 10.13444 °O / 45.31750; 10.13444 (mapo)
Situo de la observatorio en Italio
Situo de la observatorio en Italio
Situo de la observatorio en Italio
Vikimedia Komunejo: Osservatorio Bassano Bresciano
Retpaĝo: http://www.osservatoriobassano.org/

Ĝi estis oficiale inaŭgurita la 29-an de aprilo 1989. Tamen, ĝiaj unuaj agadoj datiĝas de 1983, kiam estis publikigita en la Minor Planet Circulars astrometriaj mezuroj faritaj per teleskopo kun spegulo de 15 cm de diametro.

Instrumentoj redakti

La ĉefa instrumento estas Schmidt-teleskopo de 42 cm de diametro, kun korekta plato de 32 cm de diametro kaj fokusa distanco de 100 cm. Ĝi estas sur evatoriala montaĵo, komandata per komputilo kaj sub kupolo de 5 metroj. Ĝi ekfunkciis en 1989 kaj, de tiam, estis iom post iom plibonigita. Hodiaŭ la observatorio estas plene aŭtomata kaj motor-hava, tio estas, ke ĝi povas aŭtomate labori tranokte sen homa ĉeesto kaj esti teleregata. Sur ĉi-tiu teleskopo estas kamerao kun lumkaptilo CCD Starlight HX516.

La observatorio ankaŭ havas neŭtonan teleskopon de 25 cm de diametro kaj fokusa distanco de 130 cm.

Agado redakti

La observatorio estas malfermita al la publiko je okazo de gravaj astronomiaj eventoj.

Post longa tempo, dum kiu la ĉefaj esploroj temis pri astrometrio de la asteroidoj kaj kometoj, la observatorio praktikis la fotometrion de asteroidoj kaj de variantaj steloj. En 2011, la observatorio kuniĝis al la "Gamma-ray Coordinates Network"[2], reto da observatorioj, kiuj ricevas noticojn pri gamo-radiaj ekbriloj per satelitoj kapablaj detekti gama-radiadojn. Ankaŭ en 2011, la observatorio komencis esplorojn pri supernovaoj, kaj, ekde januaro 2012, aniĝis al la Italian Supernovae Search Project.[3]

Malkovroj redakti

Malkovritaj asteroidoj : 4
6460 Bassano 26-a de oktobro 1992
6793 Palazzolo 30-a de decembro 1991
6981 Chirman 15-a de oktobro 1993
22370 Italocalvino 15-a de oktobro 1993

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti