Observatorio Geminiano Montanari

Observatorio en Italio

La Observatorio Geminiano Montanari (itale : Osservatorio astronomico Geminiano Montanari estas astronomia observatorio en la komunumo Cavezzo (Provinco de Modena, Italio). Ĝia MPC-kodo estas 107 Cavezzo.[1]

Observatorio Geminiano Montanari
Observatorio
Oficiala nomo:
Osservatorio astronomico Geminiano Montanari
Lando Italio Italio
Municipo Cavezzo
Supermara alteco 18 m s. m.
Koordinatoj 44° 51′ 47″ N 11° 00′ 14″ O / 44.86306 °N, 11.00389 °O / 44.86306; 11.00389 (mapo)
Situo de la observatorio en Italio
Situo de la observatorio en Italio
Situo de la observatorio en Italio
Retpaĝo: http://www.astrocavezzo.it/
Portalo pri Astronomio

La observatorio estis konstruita inter 1975 kaj 1978 fare de la Associazione astronomica Geminiano Montanari en kunlaboro kun la urbo de Cavezzo kiu posedas la proprietaĵon. Ĝi estis nomita en memoro de la itala astronomo Geminiano Montanari (16331687).

La observatorio faras ambaŭ didaktikajn agadojn por lernejoj kaj ordinaraj homoj, kaj scienca esplorado. Laŭ Minor Planet Center, 7 asteroidoj estis malkovritaj elde tie[2] inter 1995 kaj 2001.

La ĉefa teleskopo estas de tipo Newton- Cassegrain kun fokusa distanco de 2,21 m kaj la spegulo havas diametron de 40 cm.


Asteroidoj malkovritaj : 7
13145 Cavezzo 27-a de februaro 1995
22405 Gavioliremo 19-a de julio 1995
38541 Rustichelli 7-a de novembro 1999
(48621) 1995 OC 19-a de julio 1995
66207 Carpi 6-a de februaro 1999
80652 Albertoangela 16-a de januaro 2000
357116 Attivissimo 16-a de novembro 2001

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti