Observatorio de Campo Catino

La Observatorio de Campo Catino estas astronomia observatorio konstruita en la frazione (domareto) Campo Catino de Guarcino (provinco Frozinono, Latio, Italio). Ĝia MPC kodo estas 468.[1]

Observatorio de Campo Catino
Observatorio
Oficiala nomo: Osservatorio Astronomico di Campo Catino
Kromnomo: OACC
Lando Italio Italio
Municipo Guarcino
Supermara alteco 1 500 m s. m.
Koordinatoj 41° 49′ 19.5″ N 13° 19′ 45.5″ O / 41.822083 °N, 13.329306 °O / 41.822083; 13.329306 (mapo)
Estiĝo 1987
Posedanto Associazione Astronomica Frusinate
Situo de la observatorio en Italio
Situo de la observatorio en Italio
Situo de la observatorio en Italio
Retpaĝo: http://www.campocatinobservatory.org/

Historio redakti

Ĝi estas fondita en marto 1987 far'de la Associazione Astronomica Frusinate (A.A.F. : Frozinona Asocio de Astronomio), post du jaroj da laboro por restaŭri malnovan kantonan konstruaĵon de la provinca administro de Frosinono en la loko Colle Pannunzio de la komunumo Frozinono; kiu monhelpis la restrukturadon. La regiono Latio provizis sciencajn instrumentojn kaj helpis al la esploro de 1988. Ĝia direktoro estas Mario Di Sora, prezidento de la UAI. Kun la regiona leĝo 23/2000[2] ĝi estas unu el la astronomiaj observatorioj protektitaj kontraŭ la luma poluo en areo de 30 km de diametro, plej granda en Italio.

Krome, la observatorio havas observan stacion en la Atakama-Dezerto (Ĉilio) : la Suda Observatorio de Campo Catino (CAO CampoCatino Austral Observatory) kiu permesas la deforan observon de la suda ĉielo.[3]

Instrumentaro redakti

La ĉefaj instrumentoj estas :

Malkovroj redakti

Laŭ Minor Planet Center, kvin numerotitaj asteroidoj estis malkovritaj elde tiu observatorio inter 1998 kaj 1999, kaj kvin elde la Campo Catino Austral Observatory en 2005.[5] krome, amatoraj astronomoj de la A.A.F. malkovris elde Campo Catino asteroidojn kredititajn al siaj propraj nomoj.[6]

La Observatorio de Campo Catino havas sian propran dividaĵon pri luma poluo kiu, de 2000 ĝis hodiaŭ faris pli ol 2500 kontrolojn sur la teritorio de Latio por inspekti la respekton de la regiona leĝo.

La personaro de la observatorio partoprenis al la malkovro de sep ekstersunsistemaj planedoj en kunlaboro kun aliaj esploraj teamoj kaj institutoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Osservatorio astronomico di Campo Catino en la itala Vikipedio.