Obskuriĝo dum la krucumo de Jesuo

Obskuriĝo dum la krucumo de Jesuo, laŭ la sinoptikaj evangelioj, okazis en la tago en kiu Jesuo estis krucumita: tiam obskuriĝo englutus la tutan teron laŭlonge de iuj horoj, fenomeno kiu pli malfrue estis nomata eklipso de la krucumo. Spite de iuj mezepokaj verkistoj vidantaj en tiu “eklipso” miraklan signon, aliaj komentistoj ĝin asociigis al bibliaj profetaĵoj pri eklipsoj aŭ periodoj de obskuriĝo. Profitante de tiu profetata periodo de obskuriĝo kiel markilo, kaj ĝin interpretante kiel sunan aŭ lunan eklipsojn, krisanaj studuloj proponis iujn datojn de la krucumo de Jesuo.

Bibliaj rakontoj redakti

Laŭ la sinoptikaj evangelioj, momento de obskuriĝo akompanis la krucumon de Jesuo en la unua tago de la Pesaĥo. Johano en sia Evangelio ne mencias tiun apartaĵon.[1]

La sinoptikaj evangelioj ŝajnas informi ke onisperti la komenciĝon de tiu “eklipso” de ĉirkaŭ la tagmezo ĝis la tria posttagmeza horo (nome la ‘’’naŭa horo’’’, latindirite):

 
Krevaĵo en la roko de la Kalvario en la kapelo de Adamo (en la Baziliko de la Sankta Tombo) kiu laŭ legendo kreiĝis en la momento en kiu Jesuo forpasis.

” 45 Kaj de post la sesa horo fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo. [...]51 Kaj jen la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis; 52 kaj la tomboj malfermiĝis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj leviĝis, 53 kaj elirinte el la tomboj post lia releviĝo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj. 54 Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantaĵojn, tre timis, dirante: Vere ĉi tiu estis Filo de Dio.” (Mateo, 27, 45; 5154).

“33 Kaj kiam venis la sesa horo, fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo.” (Marko 15, 43).

“44 Kaj jam estis ĉirkaŭ la sesa horo, kaj fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa, ĉar la sunlumo mankis; 45 kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en la mezo.” (23, 44).

”8 Ĉu pro tio ne ektremos la tero, ne ekploros ĉiuj ĝiaj loĝantoj? Ĝi tuta ekskuiĝos kiel lago, ĝi leviĝos kaj malleviĝos kiel la Rivero de Egiptujo. 9 En tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi subirigos la sunon en tagmezo, kaj Mi mallumigos la teron meze de luma tago.” (Amos, 8, 8-9)

Unuaj nekanonaj kristanaj tekstoj redakti

La tri sekcioj de la libro Evangelio laŭ Nikodemo, nome la “Evangelio laŭ Nikodemo” vera kaj propra, Agoj de Pilato kaj la “Descendo al la infero” kune kun la Paradosis de Pilato (enkarcerigo de Pilao), referencas al diversaj fizikaj fenomenoj akompanantaj la krucumo kaj al la sinsekvaj agoj de la politikaj aŭtoritatoj. Laŭ la naŭa ĉapitro de la Agoj de Pilato, la tagmeza obskuriĝo alfalis kaj daŭris tri horojn, kaj estis kaŭzita de la obskuriĝo de la suno. Kaj estas ankaŭ dirate ke Pilato kaj ties edzino estis mirplenaj pro la rakonto pri la fenomeno kaj ke li estis trankvilginta la juĝistojn subtenante ke la fenomeno estis regula suna eklipso. La “Paradosis” rakontas pri la pridemandado al kiu estis submetita Pilato flanke de la imperiestro Tiberio kaj la pri la puno kiun la imperiestro aljuĝis al Pilato kaj al la juĝistoj pro la provoko de la eklipso kaj la tertremo kiuj estis renversintaj la tutan mondon.

Ankaŭ alia greklingva apokrifaĵo mallonge aludas al la eklipso okaze de la krucumo de Jesuo. La Evangelio laŭ Bartolomeo, fakte rakontas ke okaze de la morto de Jesuo sekvis momento de kompleta obskuriĝo.

Iuj leteroj verkitaj pseŭdonome de Dionizio la Areopagano, la aŭtoro subtenas ke mem ĉeestis sunan eklipson en Heliopolo la saman tagon de la krucumo de Jesuo. Dionizio, kiu studis astronomion en tiu urbo, subtenis ke "aŭ la Kreinto de la tuta tero estas mortanta, aŭ tiu ĉi mondo kiun mi vidas estas finiĝanta".

La historiisto de la 3-a jarcento Seksto Julio Afrika, en branĉo de sia verkoj konserviĝinta nur en fragmentoj en verko de Georgo Sinkelo, asertis ke kronikisto Tallo estis difininta la obskuriĝon furioziĝintan ĉe la krucumo de Jesuo suna eklipso. Afriko malaprobis tiun teorion subtenante ke suna eklipso ne povintus realiĝi okaze de la Pesaĥo, la festo fakte estis celebrita dum plenluno, dum suna eklipso estus povinta daŭri ekskluzive en dato de novluno. Al oni ĝis nun ne estis donita okazo scii ĉu Tallo estis aludinta la krucumon.

Afriko citas ankaŭ kronikiston de la 2-a jarcento Flegonton el Tralles: "Flegonto rakontas ke sub la imperio de Tiberio okazis kompleta suna eklipso dum plenluno ekde la "sesa al la naŭa horoj". Eŭsebio de Cezareo, en sia Chronicon, atestas ke Flegonto asertis ke la kvara jaro de la ducentdua Olimpiado (32-33 p.K.) "okazis suna eklipso, granda, kaj pli observebla ol kiom okazis en la pasinto: la tago ĉe la sesa horo ŝanĝiĝis al nokto tiel obskura ke oni vidis en la ĉielo la stelojn, kaj tertremo en Bitinio renversis diversajn establaĵojn de la urbo Niceo.

Tertuliano en “Apologetucum” atestas eklipson kiu okazis ĉirkaŭ tagmeze dum la krucumo de Jesuo: “En la sama momento de la tago, dum la suno staris meze de sia turniĝo [...] ĝi estis malaperigita. Tion estimis eklipso kiuj ne sciis ke ankaŭ tio, rilate Kriston, estis antaŭanoncita. Kun ĉio tio tiun monde registritan eventon vi trovos en viaj arkivoj.”"

Ĉu historieco aŭ mitologio? redakti

Hodiaŭ malfacilas trovi ekzegeziston kiu subtenu ke la rakonto en Evangelioj ne estas mita kaj sena je historieco, uzita por substreki la ekstraordinarecon de la morto de jesuo. Jam oni rimarkis ke [2] ke Seneko la pli juna kaj Plinio la Maljuna neniam aludas tiun eventon. Kaj estas tro kontraŭsperte ke eklipso daŭru tiom longe.[3]

 
Iuj komentistoj subtenis ke la obskuriĝo estis suna eklipso.

.]]

Notoj redakti

  1. En la rakontoj de la Evangelioj la morto de Jesuo estas akompanata de signoj, kiel la fendego de la vualo de la templo (Evangelio laŭ Marko |15,38), la obskuriĝo de la suno (Evangelio laŭ Luko 23, 44-46}}), apero de justuloj en la sankta urbo [Evangelio laŭ Mateo 27, 53) kaj la fidokonfeso de la centestro (Marko 15,39).
  2. Mack, Burton L. (1988). A Myth of Innocence: Mark and Christian origins. Fortress Press. pp. 296. ISBN 0-8006-2549-8.
  3. Graves, K. (2007). The World’s Sixteen Crucified Saviors (pp. 113-115). Sioŭ Falls, South Dakota: NuVision Publications, LLC. ISBN 1-59547-780-2 .

Vidu ankaŭ redakti