OdoOda (mortis la 2-an de junio 958), foje kromnomata la bonala severa, estis ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio, nomumita sanktulo de la katolika Eklezio.

Sankta
Odo de Canterbury
ĉefepiskopo de Canterbury
Regado 941–
Persona informo
Naskiĝo proks. 865
en nekonata valoro
Morto 2-an de junio 958 (0958-06-02)
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
Episkopo de Ramsbury
Sanktulo
Festotago 4-a de julio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Liaj gepatroj estis danoj kiuj translokiĝis al Anglio, verŝajne en 865, kaj li naskiĝis eble en East Anglia. Kiam li ankoraŭ infanis, li eniris la domanaron de anglosaksa nobelo, Aethelhelm. Lia nevo Oswald de Worcester iĝis episkopo de Jorko.

Laŭdire li akompanis nobelon kiu pilgrimis al Romo, kaj kuracis tiun de malsano. Eble dum iom da tempo li batalis sub la anglosaksa reĝo Eduardo la pli aĝa, kaj eniris la monaĥan vivon ĉe Abatejon Fleury en Francio.

Inter 909 kaj 927 li iĝis episkopo de Ramsbury, Wiltshire. Ŝajnas ke li daŭre servis kiel soldato: verŝajne en 937 li estis en la armeo de Adelstano kiu venkis la skotojn en la Batalo de Brunanburh, kaj laŭ kroniko de Abatejo Ramsey donis glavon al Adelstano post kiam ties glavo elglitis de lia mano (kvankam la kronikisto diras ke tio estas laŭdiraĵo, ne certa fakto).

Oda estis lerta diplomato. En 936 li faris diplomatan mision por Adelstano en Francio, kie li aranĝis ke Ludoviko la 4-a iĝos reĝo de Francio (kiam Ludoviko havis tri jarojn, li kaj lia patrino fuĝis de Francio al Anglio). En 943 Oda aranĝis pacakordon inter Edmundo la 1-a (Anglio) kaj Olaf la 1-a, reĝo de Dublino kaj Jorko.

En 941 Oda iĝis ĉefepiskopo de Canterbury. Li konsilis Edmundon la 1-an pri leĝoj. Li faris regulojn por reformi la anglan eklezion, kaj subtenis la ekleziajn reformojn de Sankta Dunstan. Li akiris por la katedralo de Canterbury relikvojn de Sankta Wilfrid kaj Sankta Ouen.

Verŝajne li estis ankaŭ konsilisto de Edred (Anglio): kiam tiu mortis en 955, li testamentis grandan kvanton da oro al Oda. La sekvantan jaron Oda kronis Edwy sed en 957 li aliĝis al la sukcesa ribelo de Edgaro (Anglio), kiu ekregis Anglion norde de la Tamizo kaj sekvis Edwy kiel reĝo de tuta Anglio en 959. En 958 Oda nuligis la edziĝon de Edwy kaj Aelfgifu pro tro da parenceco.

Li estis venerata kiel sanktulo, kaj lia fest-tago estas la 4-an de julio.