Okcitana nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo

La okcitana nacia teamo de futbalo, establita en 2004, estas futbalteamo el viraj futbalistoj, kiu reprezentu la regionon Okcitanio, nomo donita al vasta parto de suda Francio, plej okcidenta parteto de Italio kaj la malgranda Arana Valo en Katalunio (Hispanio), kie la okcitana lingvo historie estis la precipa lingvo kaj nun ankoraŭ vaste uzatas kiel dua lingvo. La teamo estas parto de la Asocio Okcitana de Futbalo, okcitane Associacion Occitania de Fotbol. Ĉar Okcitanio internacie ne konsideratas suverena ŝtato kaj ne estas membroŝtato de Unuiĝintaj Nacioj, la Asocio Okcitana de Futbalo nek estas membro de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia, mallongigata FIFA, nek de ties kontinenta konfederacio UEFA. Anstataŭe ĝi ĝis 2013 membris en alternativa ligo de regionaj naciaj futbalaj asocioj ekster FIFA, nomata esperantlingve NF-Ligo (longigo aŭ Nova Federacia LigoNe-FIFA-Ligo) respektive angle NF-Board. En 2013 ĝi membriĝis en tiam nove fondita nova alternativa ligo de regionaj naciaj futbalaj asocioj ekster FIFA, nomata ConIFA (akronimo de la angla nomo Confederation of Independent Football Associations, en Esperanto Konfederacio de Sendependaj Futbalaj Asocioj). Ĉu la membreco en NF-Ligo paralele al tio plu daŭras, ĝis nun ne klare dokumentiĝis. La NF-Ligo en novembro 2006 en Hyères, Okcitanio unuafoje organizis Futbalan Pokalon VIVA, en kiu la okcitania teamo atingis la 3-an lokon. En 2009 ĝi en tiu turniro akiris la 5-an lokon, en 2010 la 3-a kaj en 2012 la 5-an pozicion.

Padanio
Padanio
asocio Asocio Okcitana de Futbalo,
okcitane Associacion Occitania de Fotbol
konfederacio NF-Ligo
unua matĉo Okcitanio 0-0
 Monako
12-a de februaro 2005
plej granda gajno Okcitanio 14-0
 Ĉeĉenio
3-a de septembro 2005
plej granda perdo Okcitanio 0-7
Sameio
15-a de aprilo 2006
Futbala Mondpokalo
Futbala Pokalo VIVA
vdr

Teamo 2014 redakti

Teamo en 2014:[1]

  • GK Romain Ellien 20 December 1984 (6 sel, 0 goles) Olympique Girou FC
  • GK Lucas Orditz 22 April 1990 (3 sel, 0 goles) CA Béglais
  • DF Nicolas Dubois 27 April 1983 (10 sel, 0 goles) FC Pyramid Grande-Motte Littoral
  • DF Gerome Hernandez 10 April 1979 (15 sel, 3 goles) FC Portiragnes
  • DF Christophe Dalzon 15 April 1983 (10 sel, 0 goles) AS Fabrègues
  • DF Vivian Dors 09 October 1978 (8 sel, 2) ES Pezenas Paulhan
  • DF Joel Congré 28 September 1987 (6 sel, 0 goles) Toulouse St Jo
  • DF Sebastien Picard 6 January 1982 (10 sel, 1 goles) AS Bages Football
  • MF Renaud Thomas 01 February 1980 (15 sel, 2 goles) Occitania US Le Pontet
  • MF Amiel Jordan 31 March 1983 (29 sel, 4 goles) FC Portiragnes
  • MF Nabil Moussi 04 March 1988 (6 sel, 0 goles) Toulouse AC
  • MF Ronald Rodas 26 October 1976 (10 sel, 2 goles) Toulouse OAC
  • MF Brice Martinez 03 June 1989 (10 sel, 5 goles) AS Puissalicon Magalas
  • MF Bastien Cantier 19 January 1988 (10 sel, 2 goles) AS Montarnaud
  • MF Giovanni Giraudo 17 January 1994 (3 sel, 0 goles) Italy A.C.D. Pro Dronero
  • MF Boris Massaré 26 June 1986 (25 sel, 8 goles) Denmark Brabrand IF
  • FW Guillaume Lafuente 11 February 1983 (20 sel, 9 goles) AS Fabregues
  • FW Simon Delpech 21 February 1989 (7 sel, 4 goles) Auch Football
  • FW Pierre Bru 27 April 1984 (10 sel, 4 goles) AS Canet
  • FW Christophe Macia 28 October 1987 (3 sel, 0 goles) AS Montarnaud

Referencoj redakti

  1. ConIFA World Football Cup. Arkivita el la originalo je 2015-02-12. Alirita 2015-02-18.

Eksteraj ligiloj redakti