Olivia Colman

brita aktorino

Sarah Caroline Sinclair (denaske Colman; 30a de Januaro 1974), konata profesie kiel Olivia Colman, estas angla aktorino. Ŝi ricevis nombrajn premiojn, inter kiuj unu Oskar-premio, kvar BAFTA, du Emmy, kaj tri Oraj Globoj.

Olivia Colman
Oskar-premiito
Persona informo
Olivia Colman
Naskonomo Sarah Caroline Colman
Naskiĝo 30-an de januaro 1974 (1974-01-30) (50-jaraĝa)
en Norwich, Anglio
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Suda Londono vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio Homerton
Lernejo Gresham
Bristol Old Vic Theatre School (en) Traduki
Norwich High School for Girls (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Keith Colman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Mary Leakey Colman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo aktoro
filmaktoro
teatra aktoro
komikisto
filantropo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2000– vd
Verkado
Verkoj The Favourite ❦
The Crown ❦
Fleabag vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Colman en 2014.

Ŝi gradiĝis en la Bristol Old Vic Theatre School, kaj ekfamiĝis per sit-komedio de Channel 4, nome Peep Show (2003-2015). Poste nombraj laboroj de Colman ricevis laŭdojn kaj de publiko kaj de kritikistoj, ĉefe el sia ludado en la dramserio Broadchurch (2013-2017), kaj en serioj kiel The Night Manager (2016), Fleabag (2016–2019), The Crown (2019–2023), kaj The Bear (2023–2024).

En kino, ŝia ludado kiel Anna de Granda Britio en la filmo de 2018, The Favourite, famigis ŝin kiel unu de la grandaj aktorinoj siageneracie. Elstaris ankaŭ ŝiaj roloj en The Father (2020) kaj The Lost Daughter (2021). Aliaj menciendaj roloj en ŝia kariero estas tiuj de The Iron Lady (2011), Hyde Park on Hudson (2012), The Lobster (2015), Mothering Sunday (2021), Empire of Light (2022), Wicked Little Letters (2023), kaj Wonka (2023).

Eksteraj ligiloj

redakti