La Olivkolora turdo (Turdus olivaceus) estas, en sia teritorio, unu el la plej komunaj birdospecioj membroj de la genro de turdoj en la familio de Turdedoj. Ili loĝas en orienta Afriko en altaj teroj el Eritreo kaj Etiopio al nordo de Bonespera Kabo sude. Ĝi estas birdo de arbaroj, sed surloke adaptiĝis al parkoj kaj grandaj ĝardenoj en ĉeurbaj areoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Olivkolora turdo
Olivkolora turdo
Olivkolora turdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdus
Specio: T. olivaceus'
Turdus olivaceus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili povas atingi longon de 24 cm kaj pezon de almenaŭ 101 g. Vosto kaj supraj partoj estas olivbrunaj. La ventro estas blanka kaj la resto de la subaj partoj havas oranĝecan nuancon. La gorĝo estas makulita de blankaj punktoj. Ili troviĝas en ĉiamverdaj arbaroj, parkoj kaj ĝardenoj. Ties dieto konsistas el tervermoj, insektoj, helikoj, fruktoj kaj araneoj.

Nur en suda Afriko estas 5 subspecioj kiuj diferenciĝas ĉefe pro la relativa kvanto de blanka, oranĝa kaj bruna koloroj en la subaj partoj: T. o. swynnertoni, T. o. transvaalensis, T. o. olivaceus, T. o. pondonensis kaj T. o. culminans. La Karua turdo (Turdus smithi), la Somala turdo (Turdus ludoviciae) kaj la Kenja turdo (Turdus helleri) estas foje inkluditaj kiel subspecioj de la Olivkolora turdo aŭ konsiderataj separataj specioj, el kiuj la lasta estas ege endanĝerita. Aldone la taksonoj el norda parto de sia teritorio estas foje konsiderataj kiel ĉu unu (Norda Olivkolora turdo aŭ Montoturdo, T. abyssinicus) ĉu kelkaj separataj specioj (Abisinia turdo, T. abyssinicus, Oldea turdo, T. oldeani kaj Turdo de Roehl Usambara, T. roehli).

La ino konstruas tasforman neston, kutime 2 al 9 m supergrunde en arbo aŭ heĝo. La 1–3 (kutime 2) ovoj estas kovataj nur de la ino dum 14–15 tagoj antaŭ eloviĝo, kaj la idoj elnestiĝas post pluaj 16 tagoj.

La kanto de la masklo estas miksaĵo de flutecaj, fajfaj kaj trilaj frazoj, kiuj varias geografie. Ili foje eventuale imitas aliajn birdojn.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildaro redakti