Opátka (hungare Apátka) estas unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. La historia slovaka loknomo estis Opátské.

Opátka
hungare: Apátka, germane: Fleißenberg
municipo
Oficiala nomo: Opátka
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Abov
Situo Opátka
 - alteco 462 m s. m.
 - koordinatoj 48° 47′ 18″ N 21° 03′ 28″ O / 48.78833 °N, 21.05778 °O / 48.78833; 21.05778 (mapo)
Areo 13,903 km² (1 390,3 ha)
Loĝantaro 97 (31.12.2011)
Denseco 6,98 loĝ./km²
Unua skribmencio 1445
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 044 65
Telefona antaŭkodo +421-55
Aŭtokodoj KS
NUTS 521833
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Košice
Retpaĝo: opatka.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio

SituoRedakti

Opátka situas sub monto 1088 m alta, en valo de rojo, fine de sakovojo. Košice troviĝas 25 km.

HistorioRedakti

Moldavská OpátkaRedakti

Tiu vilaĝo fondiĝis en la 18-a jarcento. Tiutempe fandejo pri kupro kaj ĝis 1767 oficejo pri ministoj funkciis. En 1828 oni komputis tie 52 domojn kaj 403 homojn. Fine de la 19-a jarcento la kuproindustrio forvelkis. En 1910 loĝis en Apátka 117 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Košice, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio.

Spišská OpátkaRedakti

Tiu vilaĝo formiĝis en la alia bordo de la rojo en la 19-a jarcento. En 1910 loĝis en Szepesapátka 82 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.

Ekde 1945Redakti

En 1945 la 2 vilaĝoj unuiĝis. En 2001 loĝis en Opátka 82 homoj, (ĉiuj slovakoj).

VidindaĵojRedakti