Opština Bogovinje

Opština Bogovinje estas unu el la 80 komunumoj de Norda Makedonio. En 2002 loĝis ĉi tie 28 997 loĝantoj. Administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Bogovinje.

Opština Bogovinje
Municipality of Bogovinje, Macedonia (FYROM) - panoramio.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 20° 55′ O (mapo)41.93333333333320.916666666667Koordinatoj: 41° 56′ N, 20° 55′ O (mapo) [+]
Alto 1 339 m [+]
Areo 141,65 km² (14 165 ha) [+]
Situo de Opština Bogovinje

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Bogovinje Municipality [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Loko, priskriboRedakti

 
Opština Bogovinje
 
Bogovinjska Reka

Ĝi situas en la nordokcidenta parto de la Polog regiono. Ĝia areo estas 141,65 km².

Plejparte ĝi situas en la okcidento de Shar Planina Nacia Parko. La alteco ĉi tie atingas pli ol 2700 m. De la montoj, de okcidento al oriento fluas la rivero Bogovinjska Reka.

La oriento de la komunumo situas en alteco de ĉirkaŭ 450 - 600 m, en la malaltaj teroj de la rivero Vardar.

En ĉi tiu parto, en la direkto de nordo al sudo, pasas la vojo n-ro R1206 kaj ankaŭ la aŭtovojo A2 / E65 de Tetovo al Gostivar. Samtempe ekzistas ankaŭ fervoja linio.

La komunumo konsistas el entute 14 vilaĝoj:

Bogovinje, Dolno Palčište, Gorno Palčište, Gorno Sedlarce, Jelovjane, Kamenjane, Novaḱe, Novo Selo, Pirok, Rakovec, Selce Keč, Siničane, Urvič, Žerovjane.

 
Vilaĝo en la Opština Bogovinje

Najbaraj komunumoj estas:

Opština Tetovo en la nordo, Opština Brvenica en la oriento, Opština Vrapčište en la sudo.

Okcidente pasas la limo kun Kosovo.

Ĉirkaŭ Opština Bogovinje
Tetovo
Kosovo   Brvenica
Vrapčište

LoĝantaroRedakti

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie albanoj (95,2%) kaj turkoj (4,1%).

Religio ĉirkaŭ 99% islamano.

ReferencoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Боговиње en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: https://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php