Opatovský Sokolec

Opatovský Sokolec, hungare Apácaszakállas estas vilaĝparto de Okoč.

Ligna monumento de Opatovský Sokolec
Kalvinana preĝejo de Opatovský Sokolec

Situo redakti

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Komarno-Bratislavo, tute kontaktiĝanta kun Okoč. La plej proksima urbo estas Veľký Meder 6 km-ojn for. La distrikto troviĝas inter Danubobranĉoj. Apud la eksvilaĝo kanalo preterfluas.

Historio redakti

La plej frue avaroj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1221. Béla la 4-a en 1262 donacis vilaĝon Zalonta Zakalus al sia filino. En 1347 la vilaĝo ricevis doganorajton. La loĝantoj iĝis kalvinanoj ekde la 16-a jarcento. Komence de la 20-a jarcento la proksima sukerofabriko setligis katolikojn, kiuj okupiĝis pri agrikulturo kaj bredado.

En 1910 loĝis en la vilaĝo 975 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóköz, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Dum la socialismo kolĥozo formiĝis, kiu unuiĝis kun kolĥozo de Okoč en 1973. En 1976 vilaĝo kuniĝis al Okoč.

Vidindaĵoj redakti